Akamaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akamaso - (helene Ἀκάμας, latine Akamant) estas en la helena mitologio nomo de kelkaj malpli signifaj viraj personoj.

Akamaso - trojano[redakti | redakti fonton]

La unua el ili estis Akamaso, filo de la troja gvidisto Antenoro. Dum la patro postvivis la Trojan militon, Akamason mortigis Meriono, armeestro el Kreto.


Akamaso - trako[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la dua Akamaso mortis en milito apud Trojo. Li estis filo de troja aliancano, estro de trakaj batalantoj. Tiu ĉi Akamaso falis en batalo kun Ajakso, nomata "Ajakso pli granda".


Akamaso el Ateno[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi Akamaso estis filo de la reĝo Tezeo. Li neniam atingis renomon de sia patro kaj ne spertis tiom da aventuroj kiel li. Pro tio en mitoj ne estas tiom menciata.

Inter batalantoj kaŝitaj apud Trojo en interno de la ligna ĉevalo, estis ankaŭ batalanto nomata Akamaso, kaj tiu estis verŝajne filo de Tezeo.