Akonadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akonadi
Akonadi Logo
Programisto KDE
Lasta stabila versio 1.5.3
Operaciumo Unikso-similaj
Programlingvo C++
Evoluigstato C++
Programtipo Administrado de personaj informoj
Permesilo GNU Limigita Ĝenerala Permesilo 2.1
Retejo http://pim.kde.org/akonadi/
vdr

Akonadi estas adaptila framo de administrado de personaj informoj (personal information management (PIM) por KDE 4.1 kaj pli nova[1]. Akonadi funkcias kiel etendebla memorilo por ĉiuj aplikaĵoj de administrado de personaj informoj en KDE. En KDE 3, ĉiuj tiaj aplikaĵoj havis malsamaj memoriloj kaj traktadaj metodoj, kiuj konsekvas al diversaj realigoj de ĉefe la samaj funkcioj. Malantaŭ datuma memorado, Akonadi enhavas plurajn aliajn elementojn interalie : serĉo kaj biblioteko (kaŝmemoro) por facila alireblo kaj averto de datumaj modifoj. Lastatempaj kompilaĵoj de Akonadi kreas memoran problemon kiam du aplikaĵoj petas la saman datumon pro duobla ŝarĝo de la datumo en la memoro. Per servila funkciado, la problemo estas evitata.[2]

Akonadi komunikas kun serviloj por akiri kaj sendi datumojn anstataŭe de aplikaĵoj pere de specialigita aplikprograma interfaco. Datumoj poste povas esti recivita el Akonadi per modelo kreita por kolekti specialaj datumoj (retmesaĝo, kalendaro, kontaktoj, ktp). La aplikaĵo mem estas kreota kiel vidigiloj kaj redaktiloj por vidigi datumojn al uzanto kaj permesi al li la enigon de datumoj. Akonadi ankaŭ subtenos metadatumojn kreitajn de aplikaĵoj.[3]

Ĉar Akonadi prizorgas la memoradon kaj ricevadon de datumoj, kiuj estas kutime la malfacilaj partoj dum la programado de PIA aplikaĵoj, programado de PIA aplikaĵoj plifaciliĝas. Uzante, la elemento de retmesaĝa vidigilo en Mailody estis kreita nur dum 10 minutoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Akonadi Sprint Readies for KDE 4.1. Arkivita el la originalo je 2008-09-19. Alirita 2008-09-11.
  2. aKademy 2006: Akonadi – The KDE 4.0 PIM Framework. Arkivita el la originalo je 2006-10-09. Alirita 2008-09-11.
  3. Akonadi Hacking Meeting
  4. Tom Albers: Kreado de retmesaĝa legilo dum 10 minutoj. Arkivita el la originalo je 2008-02-28. Alirita 2008-09-11.