Akordogamo-teorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Akordogamo-teorio estas esenca ero de moderna harmoniscienco. Ĝi donas al (improvizanta) muzikisto (ekzemple de ĵazo) rimedon por alordigi al akordoj la konvenajn gamojn (kaj inverse). Ĝi diras, ke inter gamoj kaj akordoj ekzistas tre liga interrilato.

Fundamento: la tonala harmoniaro[redakti | redakti fonton]

Je akordoj la tonoj kutime estas tavoligitaj tritoj kaj eksonas samtempe, dum kiam en gamoj ili estas ordigitaj duto post duto. Kondiĉe ke la bazotono de la akordo estas identa kun la bazotono de la apartena gamo, la akordo estas rigardebla kiel "gama eltranĉajo": Ĝi transsaltas nur certajn tonojn, kiujn la gamo krome enhavas. Fakte ĝi tamen estas identa kun ĉi tiu.

Tion montras simpla eksperimento: Se oni daŭrigas la tritotavoligon ekde la gamtono per gam-apartenaj tonoj, tiam la sepvoĉa akordo jam enhavas ĉiujn tonojn de la respektiva gamo. Tiu ĉi do estas prezentebla kiel akordo, same kiel inverse ankaŭ la akordo estas montrebla kiel gamosimbolo. Jen ekzemplo:

La gam-apartena kvarsono sur la toniko de la C-maĵora gamo nomiĝas Cmaj7 kaj enhavas la tonojn c, e, g und b. Se oni aldonas al ĉi tiu akordo kromajn tritojn, do la tonojn d, f kaj a, tiam la rezulta sono enhavas ĉiujn sep tonojn de la C-maĵora gamo. Oni signas la kromajn tonojn kiel ŝtupoj 9, 11 kaj 13 super la bazotono c = "1": Konsekvence la akordsimbolo estas Cmaj7/9/11/13.

Je tio oni supozas tonalan centron. Ĉi tiu bazotona rilato estas decida por ambaŭ, akordoj kiel gamoj: Alikaze alordigo de certa gamo al antaŭdonita gamo aŭ inverse ne klare eblus. Se oni formas akordon ne nur el tonoj de ununura gamo, tiam la bazotono tendencas al plursenseco. Se oni tavoligas ekzemple la tonojn c - e - g - b - d al kvinsono, c aperas kiel bazotono de la apartena gamo. Se oni tamen daŭrigas la tritotavoligon alterne de ega kaj eta trito, la venonta trito super d estus la tono F♯, ne F. F♯ tamen ne plu estas gam-apartena tono de C-maĵoro, tiel ke la akordo estus forlasinta ĉi tiun gamon kiel bazon.

Tio ĉi komence nur pridubigas la bazotonon, sed ne ĉian tonalecon. Ekzemple kelkaj ĵazharmoniistoj supozas, ke maĵorakordo ampleksigita per aliigita 4-a ŝtupo (en C-maĵoro: la tono F♯ anstataŭ F) baziĝas do sur la lidia gamo (c-d-e-f♯-g-a-b-c). Ties vera bazotono tiam ne plu estus C, sed G, ĉar la "lidia gamo" laŭ la akordogama teorio estas alordigita al la 4-a ŝtupo de maĵortonalo.

Se oni konsekvence daŭrigas la tavoligon alternan de egaj kaj etaj tritoj super bazotono de maĵorgamo, el tio dedukteblus do la kompleta "maldekstren-turniĝa" kvintociklo en maĵoro (C-G-D-A-E-H-F♯-C♯-G♯-D♯-A♯-E♯-B♯=C) el tio rezultas, ke la akordogama teorio baziĝas sur maĵorminora sistemo, je kio minoro kompreneble limiĝas je natura minoro.

Akordoj unusencaj laŭ ĉi tiu teorio fakte konsistas el kvarsonoj super bazotono (en C-maĵoro la tonoj c-e-g-b). La kromaj tritoj (en C-maĵoro la tonoj d-f♯-a) do ankaŭ nomiĝas "kromtonoj". Kelkaj ĵazaj harmonio-instruoj difinas eĉ nur la trisonon (en C-maĵoro: c-e-g) kiel bazan akordon kaj enigas jam la septon (la trian triton super la bazotono, en C-maĵoro: b) en la kromtonojn.

Estas grave mencii, ke diversaj ĵazmuzikistoj laŭiras diversajn teoriojn, se ili volas peri improvizadon. Kelkaj imagas akordŝanĝojn kiel kvarsonoj kun eblaj streĉotonoj (9,11,13), aliaj tamen pensas rekte ekde la gamoj, kio estas nur alia vidmaniero. Teorie ekzistas pri ĉiu kombinaĵo el baza akordo kaj streĉotonoj gamo, dedukteblaj el la konataj maĵorminoraj gamoj tamen estas nur kelkaj el ili. Ĉio alia estas unue ideokonstruaĵoj, kiuj havas neniun rilaton al konataj strukturoj, sed povas esti nepre interesa por la orelo. Aparte moderna ĵazo ŝatas apliki tiajn harmoniojn kaj gamojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jamey Aebersold: Ein neuer Weg zur Jazz Improvisation, Advance Music, 1996
  • Carlo Bohländer: Harmonielehre, Schott, 1961
  • Wolf Burbat: Die Harmonik des Jazz, dtv Bärenreiter, ISBN 3-423-30140-6
  • Richard Graf, Barrie Nettles: Die Akkord-Skalen-Theorie und Jazz-Harmonik, Advance Music, ISBN 3-89221-055-1
  • Frank Haunschild: Die neue Harmonielehre, Band I. 1997. ISBN 3927190004
  • Axel Jungbluth: Jazz-Harmonielehre, Schott, 1981
  • Frank Sikora: Neue Jazz Harmonielehre. Schott Music, 2003. ISBN 3-7957-5124-1 (mit 2 CDs)
  • Joe Viera: Grundlagen der Jazzharmonik, universal edition, 1980