Akteono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akteono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Originala nomo Ακταίωνας
Sekso vira
Posedaĵo Actaeon's Dogs
Mortokialo atako de hundo
Mortigita de Actaeon's Dogs
Okupo chasseur
Patro Aristeo
Patrino Aŭtonoo
vdr

Aktaiono (helene Ακταίων, latine Actaeon) estis en la helena mitologio nepo de la Teba reĝo Kadmo, filo de lia filino Aŭtonoo.

Aktaiono (Kroměříž, Ĉeĥio)

Li estis fama ĉasisto. Foje li eniris groton kaj ekvidis diinon de ĉasado Artemison senvestita. Nimfoj de ŝia sekvantaro kriante klopodis vane sian sinjorinon kaŝi de lia vido.

La ofendita diino transformis lin en cervon, por ke li ne povu pri sia travivaĵo fanfaroni. Sed tio estis nur komenco de Aktaiona malfeliĉo. Dum mallonga tempo la cervon serĉtrovis la hundoj de Aktaiono, kiun ili kompreneble ne povis ekkoni, pelis ĝin ĝis elĉerpiĝo kaj disŝiris ĝin en pecojn.

Balen, Hendrick van - Diana transformas Aktaionon en cervon

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

  • Aktaiono kaj Artemiso de Domenico Veneziano, la 2-a duono de 15-a jarcento
  • bildoj de Tizian Aktaiono kaj Artemiso (el la jaro 1559, Bridgewater House, Londono) kaj
  • Puno de Aktaiono (el la 1560, Nacia galerio Londono)
  • bildo Artemiso kun Aktaiono de Johano Brueghel pli aĝa (Nacia galerio Prago)
  • bildo Diana kaj Aktaiono en kolektoj de Praga burgo de Hans von Aachen.