Akuŝejo de Pjongjango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Akuŝejo de Pjongjango

Akuŝejo de Pjongjango (koree: 평양산원) estas unu el plej famaj hospitaloj de Nord-Koreio. La hospitalo establiĝis je la 30-a de julio 1980. Akuŝejo de Pjongjango havas 13-etaĝan ĉef-domegon kaj kvin aliajn domegojn, pli ol 1.500 litojn kaj 2.000 ĉambrojn.

En la akuŝejo ĉiutage naskiĝas inter 40 kaj 60 beboj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La akuŝejo situas sur la sud-orienta flanko de rivero Taedong, do aliborde de la centro de Pjongjango, ĉe 39°1′28″N 125°46′50″E  /  39.02444°N, 125.78056°O / 39.02444; 125.78056 (Akuŝejo de Pjongjango).


Bilda galerio[redakti | redakti fonton]