Akvostrata Kruciĝo de Magdeburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skizo de la Akvostrata Kruciĝo

Ĉi tie la kanalo Mittellandkanal, kiu ligas la regionon ĉe Rejno/Ruhr kun orienta Germanio kaj orienta Eŭropo, trairas la riveron Elbe.

Historio[redakti | redakti fonton]

La artefarita akvovojo „Mittellandkanal“ estis konstruita antaŭ la Dua mondmilito kaj finiĝis por la ŝiptrafiko okcidente de la natura rivero Elbo (germ. Elbe; ĉeĥe Labe) proksime de la urbo Magdeburg.

Samtempe dum la jaro 1938 oni komencis konstrui ŝiplifton ĉe la fino de la kanalo por ke la ŝipoj sur la kanalo povu atingi la 15 metrojn pli profunde fluantan riveron Elbo kaj reen.

Mardirekte sur Elbo la ŝipoj povas denove uzi kluzon kaj per tiu helpo la ŝipoj leviĝas sur la akvonivelon de la kanalo „Elbe-Havel-Kanal“.

Tiel, helpe de la artefaritaj kanaloj, la ŝipoj en Germanio povas veturi ekz. de la sude fluanta rivero Rejno (germ. Rhein) ĝis la nordaj riveroj Havel, Spree kaj Oder.

Ankaŭ la unuaj konstrukciistoj planis rektan kunigon de la Mittelland-kanalo kun Elbe-Havel-Kanal. Sed la Dua mondmilito komenciĝis kaj ĝis oktobro 2003 ŝipoj devis veturi la supre skribitan nerektan vojon.

Kelkaj rimarkoj pri la ŝiplevatoro el la jaro 1938: Per leviga / malleviga trogo kun longeco de 85 metroj kaj akvoprofundo de 2,5 metroj la ŝiplevatoro povas ĉiutage transporti ŝipŝarĝon de 45.000 tunoj.

La trogo movas pere de kvar spindeloj (longeco: 27 m, diametro: 42 cm) ŝipojn de akvonivelo de 56 metroj (kanalo) al akvonivelo de 41 metroj (rivero Elbo) kaj reen. La moviĝantaj partoj de la ŝiplevatoro havas entute 5.400 tunojn da movoforto.

Planrealigo[redakti | redakti fonton]

Meze de la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento oni komencis finkonstrui la kanalfragmenton, kiu kunigas la Mittelland-kanalon kun la Elbe-Havel-kanalo laŭ plano de antaŭ la Dua mondmilito. Nun kanalponto (t.n. trogponto) super la Elbon ligas la du kanalojn. Sur la kanalponto la ŝipoj krucas la riveron Elbo. La kanalponto havos longecon de 918 metroj kaj la akvoprofundo de la kanalponto estas 4,25 metroj. La travetur-alteco estas 6,5 metroj (por ŝipoj sur la rivero Elbo). La konstrukvanto je ŝtal-betono por la ponto estis 68.000 tunoj kaj la amaso de ŝtalkonstruo estis 25.000 tunoj. Konstrutempo por la kanalponto estis de 1998 ĝis 2003.

Planita finkonstruo de la tuta objekto estas la jaro 2008. La planitaj kostoj estas 230.000.000 €. La nuna Mittellandkanalo havas longecon de 220 km kaj la akvostrato estas 40 m larĝa. La ŝiptrafiko sur la kanalo estas limigita por ŝipoj kun ŝarĝokapacito de 1.000 tunoj. Ekzemple por 18 km longa kanalkonstruo oni bezonis 1.000.000 kubikmetrojn da tero. La kanallito havas 0,6 m fortan argilstratumon, kiu protektas kontraŭ tralikiĝo de akvo. En la plano estis ankaŭ la novkonstruo de kluzo tuj apud la ŝiplevatoro el la jaro 1938. La kostoj de la nova kluzo estis 90.000.000 €. Kaj en la jaro 2001 la unuaj ŝipoj trapasis la kluzon. La nuna monata meznombra ŝiptrafiko estas ĉ. 1.100 ŝipoj kun 400.000 tunoj da varoj. La doganmono por uzi la novan kluzon po ŝipo estas inter 250 ĝis 1.000 €. La novan kluzon povas trapasi ŝip-konvojoj ĝis 185 metrojn longaj kaj ĝis 11,4 metrojn larĝaj.