Akvounuiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvounuiĝo estas registara instanco, kiu okupiĝas pri akvoregado en la regiona nivelo. Ofte la regiono, pri kiu respondecas akvounuiĝo, estas akvoregada unuo, ekzemple insulo, poldero aŭ ĉirkaŭdigita areo.

Akvounuiĝoj en Nederlando

En Nederlando akvounuiĝo (waterschap) estas memstara registara nivelo, kies estraro estas elektita per ĝeneralaj voĉdonoj.

Akvounuiĝoj en Flandrujo

Akvounuiĝo en Flandrujo (waterschap) estas diskutplatformo, en kiu kuniĝas diversaj akvoregaj instancoj de la areo por diskuti problemojn.

Ekzistas en Flandrujo ankaŭ wateringen, kies funkcio similas al la nederlandaj waterschappen.

Akvounuiĝoj en Francujo

Francujo havas ses Agences de l'eau (akvoagentejoj), kiuj kongruas kun la ses grandaj basenoj en Francujo.