Albrecht Rendl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albrecht Rendl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1500 (1500-01-01)
Morto 14-an de septembro 1522 (1522-09-14) (22-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albrecht RENDL z Oušavy (mortis 1522) estis ĉeĥa kavaliro, prokuroro kaj aŭtoro de landa leĝaro en Bohemio (en 1500).

Li devenis el malriĉiĝinta nobela familio, tial li foriris servi al grandnobelo Zděnk LEV z Rožmitálu, akiris juran kleriĝon kaj faris brilan karieron kune kun sia mastro. Li amikiĝis kun la reĝo Vladislao kaj estis komisiita de li prepari landan leĝaron.

La leĝaro defendis la privilegiojn de la nobelaro kontraŭ urboj, tial ĝi vekis grandan koleron kaj eĉ la nomo de la prokuroro dum certa tempo estis uzata kiel simbolo de falseco (rendlovat = falsi).

Li estas la ĉefa figuro en la romano Protektanto de la urbaj muroj de Jiří Brabenec.

Li verkis ankaŭ moraligan literaturon, ekzemple predikon al siaj filoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vladislavské zřízení zemské (La landa leĝaro de Vladislao, 1500)
  • Naučení pana Rendla z Oušavy synům dané (Instruo de sinjoro Rendl z Oušavy al la filoj donita)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.