Aldona kaptado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Photo of dozens of dead shellfish lying atop mud.
Aldona kaptaĵo inter koto

La esprimo aldona kaptaĵo, kromkaptaĵoflankkaptaĵo estas kutime uzata por fiŝoj kaptitaj pretervole en fiŝkaptado intencante kapti aliajn fiŝojn. Ĝi povas tamen ankaŭ indiki nelaŭcelan kaptaĵon en aliaj formoj de bestorikoltlaboro aŭ kolektado. Flankkaptaĵo estas de malsama specio, malgrandaj individuoj de la celospecio, aŭ junaj de la celospecio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En 1997, la Organizo por Ekonomia Kunlaborado kaj Evoluo (OECD) difinis flankkaptaĵon kiel "totala fiŝkapta mortindico, ekskludante la retenitan kaptaĵon de celospecioj". Flankkaptaĵo kontribuas al fiŝkaptada malkresko kaj estas mekanismo de troa fiŝkaptado por pretervola kaptado.[1]

Ekzistas almenaŭ kvar malsamaj manieroj kiel la vorto "flankkaptaĵo" estas utiligitaj en fiŝkaptadoj:[2]

  • Kaptaĵo kiu estas retenita kaj vendita sed kiu ne estis la celospecio por la fiŝkaptado
  • Specioj/grandoj/seksoj de fiŝoj kiujn fiŝkaptistoj forĵetas (ĉefe en nord- kaj okcident-pacifika kaj usona leĝaroj)
  • Ne-celofiŝoj, ĉu retenitaj kaj vendita aŭ forĵetita [3]
  • Nedezirata senvertebrula specio, kiel ekzemple ekinodermoj kaj ne-komercaj krustacoj, kaj diversaj riskaj speciogrupoj, inkluzive de marbirdoj, martestudoj, maraj mamuloj kaj elasmobrankuloj (ŝarkoj kaj iliaj parencoj).

Albatrosoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. C.Michael Hogan. 2010. Overfishing. Encyclopedia of Earth. National Council for Science and the Environment. eds. Sidney Draggan and C.Cleveland. Washington DC.
  2. (1994) “A global assessment of fisheries bycatch and discards.”. 
  3. (1996) “On bycatches”, Reviews in Fish Biology and Fisheries 6 (3), p. 319–352.