Aldous Huxley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldous Huxley

Aldous Leonard Huxley [[[Helpo:Prononcindiko|]]]; Esperantigite Oldos Leonard Ĥaksli) (naskiĝis la 26-an de julio 1894 en Godalming, apud Londono, mortis la 22-an de novembro 1963 en Holivudo, Kalifornio) estis brita verkisto.

Li laboris inter alie kiel instruisto kaj redaktoro, loĝis krom en Britio ankaŭ en Italio, Francio kaj (ekde 1937) en Usono. Mondfamon li atingis per sia sciencfikcia romano Brave New World, kiu deprime priskribis estontan societon. Aliaj verkoj respegulas la pacifisman sintenon de la aŭtoro (ekz. Eyeless in Gaza).

Famaj verkoj

  • Limbo (1920)
  • Chrome Yellow (1921)
  • Antic Hay' (1923)
  • Those Barren Leaves (1925)
  • Point Counter Point (1928)
  • Brave New World (1932)
  • Eyeless in Gaza (1936)
  • After Many a Summer (1939)
  • Time Must Have a Stop (1944)
  • Ape and essence (1948)
  • The Doors of Perception (1954)
  • The Genius and the Goddess (1955)
  • Heaven and Hell (1956)
  • Island (1962)

Vidu ankaŭ