Brava Nova Mondo
(Alidirektita el Brave New World)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Aŭtoroj | |
---|---|
Brava Nova Mondo (angle Brave New World) estas romano verkita de la brita verkisto Aldous Huxley. Ĝi estas verkita en 1931 kaj eldoniĝis en la sekvanta jaro. Hodiaŭ la verko estas konata kiel unu el la plej potencaj kaj famaj ekzemploj de la malutopia ĝenro, post 1984 de George Orwell.
La titolo devenas el citaĵo de la Ŝekspira teatraĵo La Tempesto:
- Ho, brava nova mondo, ke ĝi havas
- en si tielan genton![1]
La eldonejo Modern Library (Moderna biblioteko) konsideras la romanon la kvina plej bona anglalingva verko de la 20-a jarcento.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Vortoj de Miranda en La Tempesto, tradukita de Kalocsay, 1970, p. 81