Alejandro Casona

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alejandro Rodríguez Álvarez, pli konata kiel Alejandro Casona [aleĤANdro kaSOna] (Besullo - Cangas del Narcea, Asturio, 1903 - Madrido, 1965) estis hispana verkisto.

Vivo

Li studis en universitatoj de Oviedo kaj Murcia, kie li ankaŭ kunlaboris kun la teatra grupo Misiones Pedagógicas (Pedagogiaj misioj). Tiu agademo propra de universitatanoj kulturemaj kaj malavaraj aperos en kelkaj el liaj verkoj. Pro la Hispana Intercivitana Milito li ekziliiĝis al Argentinio en 1937. Tie estis la ununura loko kie sufiĉe ampleksa hispana kaj hispanlingva komunumoj permesis lin dediĉi sin al teatro. Tie li restis ĝis 1963, kiam li translokiĝis al Madrido, kie mortiĝos du jarojn poste.

Kelkaj verkoj

Jam de antaŭ la ekzilo Nuestra Natacha (Nia Nataĉa, 1936) prezentas rolulon, ne hazarde virinan, kiu luktas por atingi plibonigitan mondon; ankaŭ nehazarde la ĉefrolulo estas kuracistino. Tio simbolas la lukton de la kleraj tavoloj por la Hispana Respubliko. La plej konata eco de la teatraĵoj de Casona estas la simbolismo. Eble la plej ludata verko estas La dama del alba (La damo de mateniĝo, 1944), kie malriĉa familio, forlasita de patrino, vidas sin helpata de nova virino kaj edzino. Tamen la antaŭa revenas kaj tragedio alproksimiĝas. Vere la anstataŭanta virino estas la morto, la damo kiu aperas ĉe mateniĝo.

Verkaro

  • La sirena varada
  • Otra vez el diablo (1935)
  • Nuestra Natacha (1936)
  • Prohibido suicidarse en primavera (1937)
  • Las tres perfectas casadas (1941)
  • La dama del alba (1944)
  • La barca sin pescador (1945)
  • Los árboles mueren de pie (1949)
  • La llave en el desván (1951)
  • Siete gritos en el mar (1952)
  • La tercera palabra (1953)
  • Corona de amor y muerte (1955)
  • Carta de una desconocida
  • La casa de los siete balcones
  • Tres diamantes y una mujer
  • El caballero de las espuelas de oro (1964)


Eksteraj ligiloj