Aleksej Novikov-Priboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildigo de Aleksej Novikov-Priboj sur sovetunia poŝtmarko de 1977

Aleksej Siliĉ Novikov-Priboj (ruse Алексей Силыч Новиков-Прибой, slavista latinliterigo Alexej Silyč Novikov-Priboj; naskiĝis la 12-an de marto 1877 laŭ la julia kalendaro, la 24-an laŭ la gregoria en Matvejevskoje, Tambova provinco, Rusia Imperio; mortis la 29-an de aprilo 1944 en Moskvo) estis rusa verkisto en la Rusia Imperio kaj poste en Sovetunio. Liaj literaturaj verkoj ofte temis pri maristaj temoj.

titolpaĝo de "La Submarinistoj"

Esperantlingve en 1932 aperis lia verko La Submarinistoj, tradukita de Jevgenij Vladimiroviĉ Blinov kun lingva kontrolo de Ernest Drezen. La eldonon realigis la Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO).