Saltu al enhavo

Aleŭrolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleŭrolito

Ĝeneralaĵoj
Tipo sedimentaj rokaĵoj
vdr
Ruĝo-bruna aleŭrolito kaj ruĝa grejso

Aleŭrolito (de greke άλευρονfaruno kaj greke λίθοςŝtono) estas la malmola sedimenta rokaĵo, kiu formiĝas el aleŭrito dum ŝtoniĝo.

Ĝi konsistas el grajnoj de neregula formo, 0,01—0,1 mm (laŭ aliaj datumoj — 0,005—0,05 mm). Surbaze de la formoj oni klasifikas tri tipojn: la grandgrajnaj, la diversgrajnaj, la etgrajnaj[1]. Kiel bazo de aleŭrolito servas kvarco, krome povas ĉeesti partikloj de feldspatoj, aluminoj, foje karbonatoj kaj hidroksidoj de fero.

Elminigado

[redakti | redakti fonton]

Oni elminigas aleŭrolitojn ĉefe por produktado de cemento kaj konstruado de ĝardenaj padoj. Ĝi troveblas en karbonminejoj inter tavoloj de ŝtonkarbono.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Алевролит (ruse). Большая энциклопедия нефти и газа. Arkivita el la originalo je 2013-03-24. Alirita 2013-03-07.