Alfons Paoli Schwartz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfons Paoli Schwartz (naskita la 9-an de marto 1886 en Corte, mortis februaro februaro 1945 ) naskiĝis sur la insulo Korsiko kiel filo de franca oficisto devenanta el Alsaco kaj mem opiniis sin germana ŝtatano. Li estis akuzita kiel germana spiono en Francio kaj laŭdire estis la lasta germana militkaptito tenita fare de Francio dum la Unua Mondo-Milito. Li estis komdamnita la 14-an de junio 1921 al dumviva ekzilo en la franca krimula kolonio Gujano. De tie li revenis post sia amnestiiĝo hejmen la 24-an aprilo 1932. Lia patrino mortis unu tagon antaŭ lia amnestiigo[1].

Lia patro, Émile Henri Schwartz, naskita en 1852, maldungita policisto, estis kondamnita en 1895 pro spionado por Germanio. En 1900, li estis liberigita kaj resendita al Strasburgo kun sia edzino kaj tri filoj. Alfons daŭrigas siajn studojn tie. Li iĝis profesoro en la tiama imperia Alzaco de Vilhelmo la 2-a.

Kun lia patro, Alfons starigas spionreton direkte al Francio kaj Italio. Nomata "Agento 39" li multe vojaĝis. Paoli Schwartz funkciis dum la Unua Mondmilito en la sekreta polico kiel parto de imperia kontraŭspionado, precipe en Lille. Lia perfekta scio de la franca kaj de la germana permesis al li varbi i agentojn aŭ mem infiltriĝi francajn retojn. Li prezentas sin kiel Paoli.

Post la armistico, li estis arestita fare de la francoj proksime de Kehl kaj kondamnita pro ŝtatperfido, ĉar li estis konsiderita franco. Kiel Alfred Dreyfus, li estis deportita al Franca Gujano. Liberigite la 4-an de aprilo 1932 post diplomatiaj intertraktadoj, li denove estis dungita fare de la germanaj servoj. Li mortis en februaro 1945 en Pforzheim kie li estis kortega tradukisto.

Lia longa deportado kaŭzis skandalon en Germanio, kie li estis konsiderita germano. Okazis gazetaraj kampanjoj en naciismaj rondoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.87 (jun 1932)