Alfred Kroeber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Kroeber (maldekstre) kaj Ishi

Alfred Louis KROEBER (naskiĝis la 11-an de junio 1876 en Hoboken, Nov-Ĵerzejo, Usono; mortis la 5-an de oktobro 1960) estis unu el la plej influaj antropologoj dum la unua duono de la 20-a jarcento en Usono.

Li estis studento de Franz Boas ĉe la universitato Kolumbio kie li doktoriĝis en 1901, per tezo pri la arapaoj. Sekve li laboris ĉefe ĉe la universitato de Kalifornio, Berkeley.

Li famiĝis ĉefe pro siaj esploroj pri etnologio kaj alportis kontribuojn al arkeologio.

Li verkis artikolon "kasto" en la Encyclopedia of Social Sciences (enciklopedia de sociaj sciencoj, vol 3, 1930, 254b-257a), kiu estis forte kritikata de Louis Dumont en Homo hierarchicus, Parizo, Gallimard, 1966, p. 306 k.s.). Alfred Kroeber gvidis elfosaĵojn en Nov-Meksiko, Meksikio kaj Peruo. Li kaj liaj studentoj grave laboris kolektante kulturajn datumojn pri la okcidentaj nordamerikanaj indianoj. La prezervadlabora farita aperis en manlibro pri kaliforniaj indianoj (1925). Tiaj klopodoj prezervi restajn datumojn pri triboj estis nomitaj "savetnografio".