Algoflorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Algoflorado en kanalo
Algoflorado en la Atlantiko

Algoflorado estas la rapida, amasa reproduktiĝo de algojcianobakterioj en akvo. Pro la algoflorado, la akvosurfaco verdiĝas, kelkfoje bluiĝas aŭ ruĝiĝas, la akvo iĝas perturba kaj „nuba“. Kaŭzo estas la tromultiĝo de nutromaterialoj (ekz. trosterkado kun fosfato). Gravaj algofloradoj okazas en la Sargasa Maro, Balta Maro.

La algofloradon kaŭzas la surfaca plimultiĝo de la cianobakterioj (Microcystis sp., Oscillatoria sp., Anabaena sp. ktp..) pro suprenleviĝo aŭ surfaca flosado de algoj (Euglena sp., Oocystis sp. ktp.). Unu Euglena-specio povas eĉ ruĝigi la surfacon, dum alia Oscillatoria-specio (O.rubescens) kolorigi la akvosurfacon al sango- ĝis framboruĝa, la Microcystis-specio al ĉielblua.

La algoflorado komenciĝas printempe, kiam la oksigena enteno kaj nutromaterialoj multiĝas en la akvo. La algoflorado kulminas somere kaj kaŭzas, ke la lumo apenaŭ trapenetras tiun surfacon kaj la fotosintezo ĉesas en la pli profundaj zonoj. La multiĝantaj kaj la disfalantaj, sinkantaj algoj forkonsumas la solvitan oksigenon en la akvo. La cianobakterioj kaj la algoj produktas ofte toksikajn materialojn, kiuj estas damaĝaj por la organismoj de la maro kaj eĉ por la banantaj homoj (ekz. mikrocistino).

La grandareaj algofloradoj en la oceanoj okazas pro la nutroriĉaj marfluoj kaj la suprenleviĝa efiko.