Saltu al enhavo

Algo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Algoj)
Variado de multĉelaj, inter ili verdaj, ruĝaj kaj brunaj algoj.
Laurencia-algo.
Algo en Hazards Bay, Nacia Parko Freycinet, Tasmanio, Aŭstralio.

La nocio algo uzatas diversmaniere en la scienca branĉo algologio.

  1. Ĝi signifas ĝenerale plantosimilan organismon vivantan en la akvo kaj uzanta fotosintezon.
  2. Blualgo nomiĝas la cianobakterioj, kiuj apartenas al prokariotoj.
  3. Algoj estas en strikta senco la multnombraj protistaj, ekz. ruĝa algo, bruna algo, verda algo. Ĉi-tien apartenas ankaŭ la unuĉeluloj kaj ankaŭ multĉelulaj organismoj.

La algoj ĝenerale vivas en maro kaj dolĉakvo, sed multaj unuĉelaj algoj vivas en aero sur malsekaj surfacoj: cemento, arboŝeloj, subĉielaj plankoj, ktp. Tie ili produktas la fitoplanktonon, la plantan parton de planktonoj.

Je tio aldonendas ankaŭ la algoj partoprenantaj en likenoj.

La glaŭkofitoj, konataj ankaŭ kiel glaŭkocistofitojglaŭkocistidoj, estas malgranda grupo de raraj nesalakvaj mikroskopaj algoj.[1]

Manĝebla algo estas algoj kiuj povas esti manĝataj kaj uzataj por la preparado de manĝaĵoj. Ĝi tipe enhavas grandajn kvantojn da fibro kaj ili enhavas kompletajn proteinojn.[2] Ili povas aparteni al unu el kelkaj grupoj de multĉelaj algoj: nome ruĝaj algoj, verdaj algoj, kaj brunaj algoj.

Mikroalgoj estas algoj de mikroskopa grando. Ili estas unuĉelaj aŭ homogene plurĉelaj fotosintezaj mikroorganismoj, ĉu eŭkariotojprokariotoj (organismoj respektive havantaj aŭ ne havantaj ĉelkernojn kaj organetojn).

Etimologio kaj studo

[redakti | redakti fonton]

La singularo alga estas la latina vorto por 'algo' kaj retenas tiun signifon en diversaj lingvoj.[3] La kompleta etimologio estas malhela. Kvankam estas spekulativo ke ĝi estas rilata al la latina algēre, 'malvarmi',[4] oni ne konas tialon por asocii algojn kun temperaturo. Pli verŝajna fonto estas alliga, 'bindi, ĝemeligi'.[5]

La antikvgreka vorto por 'algo' estis φῦκος (phŷkos), kiu povus signifi ĉu la veran algon (probable ruĝajn algojn) aŭ ruĝan kolorigilon derivitan el tio. La latinigo, fūcus, signifis ĉefe la kosmetikan ruĝon. La etimologio estas necerta, sed grava kandidato estis delonge kelkaj vortoj rilataj al la Biblia פוך (pūk), 'farbo' (se ne al tiu vorto mem), kohlo uzita jam de antikvaj egiptanoj kaj aliaj loĝantoj de orienta Mediteraneo. Ĝi povus esti de ajna koloro: ĉefe nigra, sed ankaŭ ruĝa, verda aŭ blua.[6]

La studo de algoj estas en kelkaj lingvoj ofte nomita "fikologio" (el la greka fykos, algo); dum la termino algologio estas falanta kiel neuzata.[7] Tamen en Esperanto pli ĝusta kunmetaĵo estas algoscienco, foje nomita ankaŭ "algologio".[8]

Simbiozaj algoj

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj de algoj formas simbiozajn rilatojn kun aliaj organismoj. En tiuj simbiozoj, algoj havigas fotosintezaĵojn (organikaj substancoj) al la gastiganta organismo protektaote la algajn ĉelojn. La gastiganta organismo derivas kelkajn aŭ ĉiujn el siaj energiaj postuloj el la algoj. Ekzemploj estas jenaj:

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Likeno.
Likenoj povas havi viglajn kolorojn.

Likeno estas simbioza kunvivaĵo konsistanta el fibreca fungo (askofungo, malofte klabfungoj) kaj fotosintezanta partnero, mikroskopa algo - plej ofte verda algo, sed foje cianobakterio, ankaŭ konata kiel blua algo. La formo de likeno estas determinita de la ekstera parto de la funga partnero, do ĉiu likeno nomiĝas laŭ la fungo. Kutime, la fungo estas la plej granda parto de la likena volumo, kvankam ĉi tio iam povas ne okazi kun fibreca aŭ gelatina likeno. La likena fungo estas kutime de la askofunga sistemo, kaj malofte de la bazidiofunga sistemo. Iuj taksonomistoj, traktantaj likenojn, lokas ilin en lian propran sistemon, la Mycophycophyta - sed ĉi tiu metodo ignoras la fakton, ke ĝiaj komponantoj apartenas al malsamaj sistemoj.

Algaj ĉeloj enhavas klorofilon, kio permesas al ili vivi en puraj mineralaj medioj per memproduktado de organikaj kombinaĵoj (vidu fotosintezon). La fungo protektas la algo kontraŭ dehidratiĝo kaj provizas ĝin per mineraloj derivitaj de la malsupra tavolo sub la likeno. Se cianobakterioj ĉeestas, tiam ĝi povas derivi nitrogenon de la aero kaj tiel kompletigi la agojn de la verdaj algoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Koralo kaj Korala rifo.
Coral Outcrop Flynn Reef.jpg
Korala elstaraĵo, Flynn Reef

Koralo estas kalka, pli-malpli arboforma skeleto de diversaj kolonioj de kniduloj en la klaso koraluloj (Anthozoa). Ĝi ordinare fiksitas al submaraj lokoj. Koralaj rifoj estas diversaj subakvaj ekosistemoj kunigitaj de strukturoj de kalcia karbonato sekreciitaj de koraloj. Koralrifoj estas konstruitaj de kolonioj de etaj animaloj troviĝantaj en maraj akvoj kiu enhavas kelkajn nutraĵojn. Plej koralrifoj estas konstruitaj el ŝtonkoralo kiuj siavice konsistas el polipoj kiuj grupiĝas. La polipoj apartenas al grupo de animaloj konataj kiel kniduloj, kiuj inkludas ankaŭ marajn anemonojn kaj meduzojn. Malkiel maraj anemonoj, koraloj sekrecias malmolajn karbonatajn ekzoskeletojn kiuj eltenas kaj protektas la koralajn polipojn. Plej rifoj kreskas plej bone en varmaj, neprofundaj, klaraj, sunecaj kaj agitatajn akvojn.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spongulo.

Endosimbiozaj verdaj algoj vivas ĉe la surfaco de kelkaj spongoj, por ekzemplo de la paneraj spongoj (Halichondria panicea). La algo estas tiel protektita disde predantoj; la spongo ricevas oksigenon kaj sukerojn kio povas atingi 50 ĝis 80% de la sponga kresko ĉe kelkaj specioj.[9]

Algoj sur marbordaj rokoj ĉe Ŝihtiping en Tajvano.

La Algal Collection of the US National Herbarium (en la Nacia Muzeo de Natura Historio) konsistas el proksimume 320 500 sekigitaj specimenoj, kiuj, kvankam ne detalega (ne ekzistas detalega kolekto), havigas proksimuman ideon de la enormeco de la nombro de algaj specioj (tiu nombro restas nekonata).[10] Ĉirkaŭkalkuloj varias amplekse. Por ekzemplo, laŭ unu normiga lernolibro,[11] en la Britaj Insuloj la UK Biodiversity Steering Group Report ĉirkaŭkalkulis, ke estas 20 000 algaj specioj en la Unuiĝinta Reĝlando. Alia taksolisto registras nur ĉirkaŭ 5 000 speciojn. Pri tiu diferenco de ĉirkaŭ 15 000 specioj, la teksto konkludas: "Ĝi postulos multajn detalajn kampesplorojn antaŭ ebligo havigi fidindajn ĉirkaŭkalkulojn de la totala nombro de specioj ..."

Oni faris regionajn kaj grupajn ĉirkaŭkalkulojn, kiel ekzemple jenaj:

  • 5 000 – 5 500 specioj de ruĝaj algoj tutmonde
  • "ĉirkaŭ 1 300 en la Aŭstraliaj maroj"[12]
  • 400 algaj specioj por la okcidenta marbordo de Sudafriko,[13] kaj 212 specioj el la marbordo de KwaZulu-Natal.[14] Kelkaj el tiuj estas duobligaĵoj, ĉar la teritorio etendas laŭlonge de ambaŭ marbordoj, kaj la totala registro estas probable de ĉirkaŭ 500 specioj. Plimulto de tiuj estas listigita en la List of seaweeds of South Africa. Tiuj enkalkulas nek fitoplanktonon nek krustozajn koralojn.
  • 669 marspecioj el Kalifornio (Usono)[15]
  • 642 en taksolisto de Britio kaj Irlando[16]

kaj tiel plu, sed kie mankas scienca bazo aŭ fidindaj fontoj; tiuj nombroj ne havas pli da fidindecon ol la britaj jam menciitaj listoj. Plimulto de ĉirkaŭkalkuloj ankaŭ neglektas mikroskopajn algojn, kiel fitoplanktono ekzemple.

La plej ĵusa ĉirkaŭkalkulo sugestas 72 500 algajn speciojn tutmonde.[17]

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

La distribuado de algaj specioj estis pli bone studita ekde la fondo de la fako fitogeografio meze de la 19-a jarcento.[18] Algoj etendiĝas ĉefe pere de la disiĝo de sporoj simile al la maniero laŭ kiu okazas la disiĝo de la kriptogamaj plantoj pere de sporoj. Sporoj povas troviĝi en vario de medioj: nesalaj kaj maraj akvoj, aero, grundo, kaj en aŭ ĉe aliaj organismoj.[18] Ĉu sporo kreskos en plenkreska organismo dependas de la specio kaj de la mediaj kondiĉoj en kiu estas la sporo.

La sporoj de nesalakvaj algoj estas disigitaj ĉefe fare de fluanta akvo kaj de la vento, same kiel fare de vivantaj portantoj.[18] Tamen, ne ĉiuj akvokorpoj povas porti ĉiujn speciojn de algoj, ĉar la kemia kompono de kelkaj akvokorpoj limigas la algojn kiuj povas survivi ene de ili.[18] Maraj sporoj estas ofte etenditaj pere de oceanaj marfluoj. Oceana akvo prezentas multajn grande diferencajn habitatojn bazitajn sur la temperatura kaj nutraĵa disponebloj, rezulte en diversaj fitogeografiaj zonoj, regionoj, kaj provincoj.[19]

Je ioma grado, la distribuado de algoj dependas de flaŭraj diskontinuejoj okazigitaj pro geografiaj trajtoj, kiel Antarkto, longaj distancoj el oceanoj aŭ ĝeneralaj terpecoj. Tial eblas identigi speciojn kiuj ekzistas laŭ lokoj, kiel la "pacifikaj algoj" aŭ "algoj de la Norda Maro". Kiam ili aperas for de siaj devenlokoj, eblas hipotezoj pri transporta mekanismo, kio ofte okazas fakte, kiel ekzemple la karenoj de ŝipoj. Por ekzemplo, Ulva reticulata kaj U. fasciata veturis el kontinento al Havajo tiamaniere.

Eblas mapigado de kelkaj specioj nur se: "estas multaj validaj ekzemploj de limigaj distribumodeloj."[20] Por ekzemplo, Clathromorphum estas arkta genro kaj ĝi ne estas mapigita sude de tie.[21] Tamen, sciencistoj rigardas la ĝeneralan datumaron kiel nesufiĉa pro la "malfacilo entrepreni tiajn studojn."[22]

Fitoplanktono, Lago Chūzenji.

Algoj estas hegemoniaj en akvokorpoj, oftaj en surteraj medioj, kaj troviĝas ankaŭ en nekutimaj medioj, kiel ĉe neĝo kaj ĉe glacio. Algoj kreskas ĉefe en neprofundaj marakvoj, sub 100 m de profundeco; tamen, kelkaj kiel Navicula pennata estis registritaj je profundo de 360 m.[23] Tipo de algoj, Ancylonema nordenskioeldii, troviĝis en Gronlando en areoj konataj kiel 'Malhela Zono', kio okazigis pliigon en la indico de fandado de la glacitavolo.[24] Kelkaj algoj troviĝis en la Italaj Alpoj, post rozkolora glacio aperis sur partoj de la glaĉero Presena.[25]

La variaj specoj de algoj ludas gravajn rolojn en akva ekologio. Mikroskopaj formoj kiuj vivas suspenditaj en la akvokolumno (fitoplanktono) havigas nutrobazon por plimulto de maraj manĝoĉenoj. En tre altaj densecoj (algofloradoj), tiuj algoj povas diskolorigi akvon kaj venenigi aŭ asfiksii aliajn vivoformojn.

Algojn oni povas uzi kiel indikilaj organismoj por kontroli poluadon en variaj akvosistemoj.[26] En multaj okazoj, alga metabolo estas sensiva al variaj poluaj elementoj. Tial, la specikompono de algaj populacioj povas ŝanĝiĝi en ĉeesto de kemiaj poluaj elementoj.[26] Por detekti tiujn ŝanĝojn, algojn oni povas specimenigi el la medio kaj pluteni en laboratorioj relative facile.[26]

Sur la bazo de iliaj habitatoj, algojn oni povas kategoriigi en jenaj tipoj: akvaj (planktonaj, bentaj, maraj, nesalakvaj, lagaj, riveraj),[27] surteraj, aeraj (subaeraj),[28] litofitaj, halofitaj (aŭ eŭrihalinaj), psammonaj aŭ sablomarbordaj, termofilaj, psiĥrofilaj, epibiontaj (epifitaj, epizoikaj), endosimbiotaj (endofitaj, endozoikaj), parazitaj, kalkoloĝantajlikenaj (fikobionto).[29]

Algokulturo

[redakti | redakti fonton]
Algokulturo ĉe la kibuco Ketura en la dezerto de Negevo (Israelo).

Algokulturo estas la kultivado kaj kulturo de algoj. Ĝi okazas grandskale, ekzemple en Japanio. Algoj estas kulturitaj ne nur por produkti nutraĵojn kaj kosmetikojn, sed ankaŭ por biodizeloleo.[30] Hans Gaffron kreis jam en 1939 procedon por produkti hidrogenon el verdaj algoj de la genro Chlamydomonas reinhardtii. Algoj utilas ankaŭ por purigi akvon kaj kiel sterko.

La plimulto de algoj kiuj estas intence kultivataj grupiĝas en la kategorio de mikroalgoj (referencataj ankaŭ kiel fitoplanktono, mikrofitoj, aŭ planktonaj algoj). Makroalgoj, foje konata kiel maralgoj aŭ marherboj, havas ankaŭ multajn komercajn kaj industriajn uzojn, sed pro siaj (mal)grandoj kaj la specifaj postuloj de la medio en kiu ili bezonas kreskiĝi, ili ne estas facile akireblaj por sia kultivado (tio povas ŝanĝiĝi, tamen, je la alveno de pli ĵusaj algokultivistoj, kiuj estas esence algorikoltistoj kiuj uzas flosantajn aervezikajn filtrilojn en malgrandajn ujojn).

Komerca kaj industria algokultivado havas nombrajn uzojn, kiel la produktado de nutrofarmaciaĵoj kiel la Grasacido omego-3 (kiel algoleo)[31][32][33] aŭ de naturaj kolorigiloj kaj tinkturigiloj de manĝaĵoj, manĝaĵoj mem, sterkaĵoj, bioplastaĵoj, kemiaj manĝeroj (krudaj materialoj), protein-riĉaj animalaj manĝaĵoj por akvokulturo, farmaciaĵoj, kaj algofuelo,[34] kaj kultivitaj algoj povas esti uzataj ankaŭ kiel rimedoj por poluadkontrolo kaj por natura karbonkaptado.[35]

Tutmonda produktado de kultivitaj akvoplantoj, hegemonie dominata de algoj, kreskiĝis laŭ produktadvolumo el 13.5 milionoj da tunoj en 1995 ĝis ĝuste super 30 milionoj da tunoj en 2016.[36] Kultivitaj mikroalgoj jam kontribuas al ampleksa gamo de sektoroj en aperiĝinta bioekonomio.[37] Esplorado sugestas, ke estas grandaj ebloj kaj profitoj el algokulturo por la disvolviĝo de estonta saniga kaj eltenebla manĝosistemo.[38][35]

Manĝeblaj algoj

[redakti | redakti fonton]
Manĝebla algo kun supo el mareĥino, Koreio.

Manĝebla algo estas algoj kiuj povas esti manĝataj kaj uzataj por la preparado de manĝaĵoj. Ĝi tipe enhavas grandajn kvantojn da fibro kaj ili enhavas kompletajn proteinojn.[2] Ili povas aparteni al unu el kelkaj grupoj de multĉelaj algoj: nome ruĝaj algoj, verdaj algoj, kaj brunaj algoj.

Algoj estas ankaŭ rikoltitaj kaj kultivataj por la elpreno de alginato, agaragaro kaj karageno, nome gelatinecaj substancoj kolektive konataj kiel hidrokoloidoj aŭ fikokoloidoj. Hidrokoloidoj atingis komercan gravon, ĉefe ĉe manĝoproduktado kiel manĝaldonaĵoj.[39] La manĝindustrio espluatas la geligeblon, akvoretenkapablon, emulsigon kaj aliajn fizikajn proprecojn de tiuj hidrokoloidoj.

Plej manĝeblaj algoj estas maralgoj dum plej nesalakvaj algoj estas venenaj. Kelkaj maralgoj enhavas acidojn kiuj ĝenas ĉe la digesta kanalo, dum kelkaj aliaj povas funkcii kiel laksigiloj aŭ elektrolit-ekvilibriloj.[40]

La plado ofte servata en okcidentaj ĉinaj restoracioj kiel 'krakalgo' ne estas algoj sed brasiko kiu estis sekigita kaj poste fritita.[41]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Patrick J. Keeling (2004). “Diversity and evolutionary history of plastids and their hosts”, American Journal of Botany 91 (10), p. 1481–1493. doi:10.3732/ajb.91.10.1481.  Arkivigite je 2008-02-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-27. Alirita 2015-09-01.
  2. 2,0 2,1 K.H. Wong, Peter C.K. Cheung (2000). “Nutritional evaluation of some subtropical red and green seaweeds: Part I — proximate composition, amino acid profiles and some physico-chemical properties”, Food Chemistry 71 (4), p. 475–482. doi:10.1016/S0308-8146(00)00175-8. 
  3. (1986) “alga, algae”, Webster's Third New International Dictionary of the English Language Unabridged with Seven Language Dictionary 1. Encyclopædia Britannica, Inc.
  4. Partridge, Eric. (1983) “algae”, Origins. Greenwich House. ISBN 9780517414255.
  5. Lewis, Charlton T.. (1879) “Alga”, A Latin Dictionary. Oxford: Clarendon Press.
  6. Cheyne, Thomas Kelly. (1902) Encyclopædia biblica: A critical dictionary of the literary, political and religious history, the archæology, geography, and natural history of the Bible. Macmillan Company.
  7. Lee, Robert Edward, ed. (2008), "Basic characteristics of the algae", Phycology (Cambridge: Cambridge University Press): pp. 3–30, doi:10.1017/CBO9780511812897.002, (ISBN 978-1-107-79688-1), https://www.cambridge.org/core/books/phycology/basic-characteristics-of-the-algae/64674E3DEFD655BDAB55324B95265EEC, retrieved 2023-09-13 
  8. PIV NPIV Alirita la 8an de Aprilo 2024.
  9. (Fall 2001) “Are There Sponges in Your Lake?”, Lake Tides 26 (4), p. 4–5. Alirita 4a de Aŭgusto 2007..  Arkivigite je 2007-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Algae Herbarium. National Museum of Natural History, Department of Botany (2008). Arkivita el la originalo je 1a de Decembro 2008. Alirita 19a de Decembro 2008.
  11. John (2002), p. 1.
  12. Huisman (2000), p. 25.
  13. Stegenga (1997).
  14. Clerck, Olivier. (2005) Guide to the seaweeds of KwaZulu-Natal. National Botanic Garden of Belgium. ISBN 978-90-72619-64-8.
  15. Abbott kaj Hollenberg (1976), p. 2.
  16. Hardy kaj Guiry (2006).
  17. (2012) “How Many Species of Algae Are There?”, Journal of Phycology 48 (5), p. 1057–1063. doi:10.1111/j.1529-8817.2012.01222.x. 
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 Round, F. E.. (1981) “Chapter 8, Dispersal, continuity and phytogeography”, The ecology of algae. CUP Archive, p. 357–361. ISBN 9780521269063.
  19. Round (1981), p. 362.
  20. Round (1981), p. 357.
  21. Round (1981), p. 371.
  22. Round (1981), p. 366.
  23. Round (1981), p. 176.
  24. Greenland Has a Mysterious 'Dark Zone' — And It's Getting Even Darker (10a de Aprilo 2018).
  25. Alpine glacier turning pink due to algae that accelerates climate change, scientists say (6a de Julio 2020).
  26. 26,0 26,1 26,2 (Dec 2010) “Perspectives on the Use of Algae as Biological Indicators for Monitoring and Protecting Aquatic Environments, with Special Reference to Malaysian Freshwater Ecosystems”, Trop Life Sci Res 21 (2), p. 51–67. 
  27. Necchi Jr., O. (eld.) (2016). River Algae. Springer, Necchi, Orlando J. R.. (2a de Junio 2016) River Algae. Springer. ISBN 9783319319841. .
  28. Johansen, J. R.. (2012) “The Diatoms: Applications for the Environmental and Earth Sciences”, Diatoms of aerial habitats, 2‑a eldono, Cambridge University Press, p. 465–472. ISBN 9781139492621.
  29. Sharma, O. P. (1986). pp. 2–6, [1].
  30. (Septembro 2017) “The laboratory environmental algae pond simulator (LEAPS) photobioreactor: Validation using outdoor pond cultures of Chlorella sorokiniana and Nannochloropsis salina”, Algal Research 26, p. 39–46. doi:10.1016/j.algal.2017.06.017. 
  31. (Januaro 2014) “Bioavailability and Potential Uses of Vegetarian Sources of Omega-3 Fatty Acids: A Review of the Literature”, Critical Reviews in Food Science and Nutrition 54 (5), p. 572–579. doi:10.1080/10408398.2011.596292. 
  32. Winwood, R.J.. (2013) “Algal oil as a source of omega-3 fatty acids”, Food Enrichment with Omega-3 Fatty Acids, Woodhead Publishing Series in Food Science, Technology and Nutrition, p. 389–404. doi:10.1533/9780857098863.4.389. ISBN 978-0-85709-428-5.
  33. (18a de Aprilo 2013) “Alternative Sources of Omega-3 Fats: Can We Find a Sustainable Substitute for Fish?”, Nutrients 5 (4), p. 1301–1315. doi:10.3390/nu5041301. 
  34. (1a de Marto 2022) “Circular Bio-economy—Paradigm for the Future: Systematic Review of Scientific Journal Publications from 2015 to 2021”, Circular Economy and Sustainability (en) 2 (1), p. 231–279. doi:10.1007/s43615-021-00084-3. 
  35. 35,0 35,1 (2023) “Developing algae as a sustainable food source”, Frontiers in Nutrition 9. doi:10.3389/fnut.2022.1029841. 
  36. (2018) In brief, The State of World Fisheries and Aquaculture, 2018. FAO.
  37. (Januaro 2022) “Clarification of Most Relevant Concepts Related to the Microalgae Production Sector”, Processes (en) 10 (1), p. 175. doi:10.3390/pr10010175. 
  38. (2022) “Transforming the Future of Marine Aquaculture: A Circular Economy Approach”, Oceanography, p. 26–34. doi:10.5670/oceanog.2022.213. 
  39. Round F.E. 1962 The Biology of the Algae. Edward Arnold Ltd.
  40. Wiseman, John SAS Survival Handbook
  41. . CRISP SEAWEED. UK TV.CO.UK (2012). Alirita 2014.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Aliaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]
  • Fritsch, F. E.. [1935] (1945) The Structure and Reproduction of the Algae I & II. Cambridge University Press.
  • Hardy, F. G.; Guiry, Michael D.; Arnold, Henry R. (2006). A Check-list and Atlas of the Seaweeds of Britain and Ireland (Reviziita eld.). London: British Phycological Society. ISBN 978-3-906166-35-3.
  • van den Hoek, C.. (1995) Algae: An Introduction to Phycology. Cambridge University Press.
  • Huisman, J. M. (2000). Marine Plants of Australia. University of Western Australia Press. ISBN 978-1-876268-33-6.
  • John, D. M.; Whitton, B. A.; Brook, J. A. (2002). The Freshwater Algal Flora of the British Isles. Cambridge / New York: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-77051-4.
  • Kassinger, Ruth. (2020) Slime: How Algae Created Us, Plague Us, and Just Might Save Us. Mariner.
  • Mumford, T. F.. (1988) “Porphyra as food: cultivation and economic”, Algae and Human Affairs. Cambridge University Press, p. 87–117. ISBN 978-0-521-32115-0.
  • Round, F. E. (1981). The Ecology of Algae. London: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-22583-0.
  • Stegenga, H.; Bolton, J. J.; Anderson, R. J. (1997). Seaweeds of the South African West Coast. Bolus Herbarium, University of Cape Town. ISBN 978-0-7992-1793-3.
  • Smith, G. M.. (1938) Cryptogamic Botany I. New York: McGraw-Hill.
  • Ask, E.I. (1990) Cottonii and Spinosum Cultivation Handbook. FMC BioPolymer Corporation.Philippines.


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Harmful Algae. US National Office for Harmful Algal Blooms (2007). Arkivita el la originalo je 5a de Decembro 2008. Alirita 19a de Decembro 2008.
  • About Algae. NMH.ac.uk. Natural History Museum, United Kingdom.