Algoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Algo en Hazards Bay, Nacia Parko Freycinet, Tasmanio, Aŭstralio.

Algoscienco estas la scienca studo de algoj. Algologio aŭ algoscienco estas branĉo de vivoscienco kaj ofte estas regardata kiel subfako de botaniko. La internacia formo fikologio (el greka φῦκος, fikos, "algo"; kaj λογία, logia) malindas en Esperanto inter alia pro evitenda konfuzo kun la radiko de fiki.

Algoj estas gravaj plantoj kiel unuarangaj produktantoj en akvaj ekosistemoj. Plej algoj estas eŭkariotoj, fotosintezantaj organismoj kiuj vivas en malseka medio. Ili distingiĝas el pli altaj plantoj pro manko de veraj radikoj, tigojfolioj. Ili ne floras. Multaj specioj estas unusol-ĉelaj kaj mikroskopaj (inklude fitoplanktonon kaj aliajn mikroalgojn); multaj alij estas multĉelaj je unu grado aŭ alia, kelkaj el tiuj kreskas al ia grando (por ekzemplo, makroalgoj kiaj brunaj algoj kaj Sargasoj Sargassum).

Algoscienco inkludas la studon de prokariotaj formoj konataj kiel blu-verdaj algoj aŭ cianobakterioj. Nombro de mikroskopaj algoj ekzistas ankaŭ kiel simbiozuloj en likenoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]