Alida ribelo de 762–763

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Batalo de la Alida ribelo de 762–763Ribelo de Muhammad la Pura Animo estis ribelo de la Hasanida branĉo de Alidoj kontraŭ la ĵus establita Abasida Kaliflando. La Hasanidoj, estritaj de la fratoj de Muhammad (Muhammad al-Nafs al-Zakijja, nomita "la Pura Animo") kaj Ibrahim, malakceptis la legitimecon de la povopostulo de la Abasida familio. Reage al pliiĝanta persekutado fare de la Abasida reĝimo, en 762 ili lanĉis ribelon, kun Muhammad estre de la ribelo en Medina en Septembro kaj Ibrahim sekvante en Basra en Novembro.

La Hasanida manko de efike kunordigo kaj organizado, krom la malforta apogo de iliaj sekvantoj, ebligis al Abasidoj sub la kalifo al-Mansur rapide reagi. La kalifo retenis la ribelon de Muhammad en Heĝazo kaj venkegis ĝin nur du semajnojn post la ribelo de Ibrahim, antaŭ rekonduki siajn fortojn kontraŭ tiu. La ribelo de Ibrahim atingis ioman sukceson en suda Irako, sed malkonsento inter rivalan ŝijaismaj grupoj malhelpis la daŭron de la milito kaj la atingon de politikaj celoj. Finfine la armeo de Ibrahim estis venkira en Baĥamra en januaro 763, kaj Ibrahim mem mortis pro siaj vundoj tuj poste.

La malsukceso de la ribelo ne markis la finon de la maltrankvileco de Alidoj, sed plifortigis la povon de la Abasida dinastio.