Alkroĉa galio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alkroĉa galio
Alkroĉa galio
Alkroĉa galio
Biologia klasado
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Galio Galium
Specio: Alkroĉa galio
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Alkroĉa galioGalio kroĉa (Galium aparine) estas planto el la familio de rubiacoj. Ĝi kreskas ĉie, do eble ankaŭ en via ĝardeno aŭ sur via balkono. Ĝi facile kroĉiĝas (pro tio la nomon) al la haŭto de bestoj kaj vestaĵoj.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La tuta planto estas manĝebla, kvankam la plej junaj ŝosoj estas la plej bongustaj. Manĝu ĝin kruda aŭ vapore kuirita, ekz. aldone al supo. La semojn vi povas sekigi kaj rosti por anstataŭigi kafon.

Trinkado[redakti | redakti fonton]

Sekigu la tutan planton por elfari teon. Iuj ankaŭ hakas la planton kaj elpremas la sukon por trinki.

Kuraca efiko[redakti | redakti fonton]

La planto helpas peli urinon, vekas apetiton, kontraŭas inflamojn, stimulas limfo-drenadon kaj purigas la sangon.

Atentu![redakti | redakti fonton]

Ne uzu kune kun sango-maldensigiloj aŭ diurezilo.