Allonsanfàn
Allonsanfàn | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Allonsanfàn |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 5 sep. 1974, novembro 1974, 10 maj. 1975, 28 maj. 1975, 10 okt. 1975, novembro 1975, 27 feb. 1976, 4 mar. 1976, 26 mar. 1976, 9 aŭg. 1979, 27 sep. 1980, 8 nov. 1982, 1 mar. 1985, 1 jun. 1991 |
Ĝenro | drama filmo, historifilmo |
Kameraado | Giuseppe Ruzzolini |
Reĝisoro(j) | Paolo Taviani • Vittorio Taviani |
Produktisto(j) | Giuliani G. De Negri |
Scenaro | Paolo Taviani • Vittorio Taviani |
Filmita en | Basilikato • Apulio |
Loko de rakonto | Italio |
Muziko de | Ennio Morricone |
Rolantoj | Marcello Mastroianni • Lea Massari • Mimsy Farmer • Laura Betti • Claudio Cassinelli • Benjamin Lev • Renato De Carmine • Stanko Molnar • Luisa De Santis • Biagio Pelligra • Bruno Cirino • Carla Mancini • Stavros Tornes |
IMDb | |
Allonsanfàn estas itala filmo de 1974 verkita kaj reĝisorita de Paolo kaj Vittorio Taviani, kun protagonista Marcello Mastroianni. La muzikon komponis Ennio Morricone, en sia unua kunlaboraĵo kun la fratoj Taviani.
La rakonto havas historian fonon en la epoko de la Unuiĝo de Italio, kaj la titolo, krom estis la nomo de unu de la roluloj, estas ankaŭ italigita misformaĵo de Allons enfants, vortoj de la starto de la Marseljezo.
La filmo prezentiĝis en la Festivalo de Cannes 1975.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Italio, 1816, dum la jaroj postnapoleonaj. Aristokrata lombardo, nome Fulvio Imbriani, membro de sekte revolucia grupo, nome Sublimi Maestri Perfetti, estas arestita de la polico. Liberigita, li estis tamen konsiderita perfidulo fare de siaj kamaradoj. La morto de la grupestro, nome Filippo, ŝajne konfirmas tion. Sed vere tiu pendumis sin. Ekde tiam, amara kaj seniluziiĝinta, Fulvio apartiĝis kaj profitis la trankvilecon de sia familio. La grupanoj, kiuj ne konas lian ŝanĝon (kion li ne kuraĝis montri al ili), engaĝigas lin kontraŭvole en novaj bataloj. Li finfine denoncas ilin, kaj ili estos masakritaj fare de koleraj kamparanoj. Nur la juna Allonsanfan, vundita, survivis: poste, li kredigis al Fulvio ke la kamparanoj aliĝis al la revoluciuloj kaj ke la insurekcio venkis. Fulvio, denove iluziiĝinta per la idealoj kiujn li neniam estis komplete abandoninta, survestas sian ruĝan ĉemizon de la revolucia grupo kaj estas mortigita de la soldatoj.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Marcello Mastroianni : Fulvio Imbriani
- Lea Massari : Charlotte
- Mimsy Farmer : Francesca
- Laura Betti : Esther, la fratino de Fulvio
- Bruno Cirino : Tito
- Claudio Cassinelli : Lionello
- Benjamin Lev : Vanni ’Peste’
- Renato De Carmine : Costantino
- Stanko Molnar : Allonsanfan
- Ermanno Taviani : Massimiliano