Alois Allnoch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Alois ALLNOCH von Edelstadt (20-an de junio 1799 Tolna (urbo) - 21-an de majo 1849, Buda) estis kolonelo en la armeo de Habsburgoj, kiu mortis pro eksplod-provo je la hungara Széchenyi-Ĉenponto, en Buda.

Pentraĵo pri kadavro de Allnoch

Allnoch ĵetis sian cigaron sur la pulvoron, la eksplodo disŝiris lin, sed la ponto restis sendifekta. Liaj restaĵoj nun ripozas en Budapeŝto kun tiuj de lia ĉefo Heinrich Hentzi von Arthurm.