Alois Bradáč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alois Bradáč
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1951 (1951-06-05) (72-jaraĝa)
en Blízkov
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo verkistopedagogo • esploristo • fotisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alois Bradáč (naskiĝis la 5-an de junio 1951 en Blízkov, distrikto Žďár nad Sázavou en la ĉeĥa regiono Vysočina) estas ĉeĥa pedagogo, vojaĝisto, fotografisto, verkisto kaj pacifisto.

En la libro "Mistera Zimbabvo" la aŭtoro unue rakontas pri tragika sorto de sia avo kaj klarigas tiamaniere sian rifuzadon de militoj kaj sian pacifismon. Poste li priskribas forflugon al Sudafrika Respubliko, travivaĵojn inter mizeruloj kaj vojaĝon al Zimbabvo. Viziton de ĉiu memorindaĵo li kompletigas per historia rakonto, ligita al la memorindaĵo. Sed li traktas ĉiun rakonton tre kritike, ĉar malantaŭ pompaj vortoj pri gloraj heroaĵoj kutime kaŝiĝas normalaj militaj krimoj, murdado kaj rabado, aŭ sklava laboro de militkaptitoj en teruraj vivkondiĉoj.

Abiturientiĝis en la gimnazio de Velké Meziříčí, poste studis en Universitato de Jan Evangelista Purkyně, nun Masaryk-Universitato en Brno, kaj instruis en flegistina mezlernejo en Brno. Li travojaĝis kvardek landojn de kvar kontinentoj, publikigis milojn da fotoj kaj dekojn da riportoj kaj preparis televidajn programojn por gejunuloj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Od Tróje k Hanibalovi (De Trojo al Hanibalo, Jihlava: Jiprint 1996)
  • Mexiko: Mayové a souvislosti (Meksikio: Majaoj kaj konsekvencoj, Doplněk; Třebíč: Akcent, 1999, Brno: Akácie, 2004)
  • Záhadné Zimbabwe (Mistera Zimbabvo, Blansko: SURF, 2000)
  • Babylon (Babilonio, 2003)
  • Mexiko (Meksiko, 2004)
  • Čína (Ĉinio, 2007/2014)
  • Za dědou na Bajkal (Al Bajkalo post la spuroj de la avo, 2019)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia Biblioteko en Prago
  • Moravia Landa Biblioteko en Brno
  • libro "Mistera Zimbabvo", paĝo 143 priskribas bazajn vivdatojn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]