Als
Etoso
Tiu ĉi artikolo traktas la insulon Als. Por aliaj signifoj de la vorto respektive precipe de mallongigo el la tri majuskloj ALS vidu la apartigan paĝon ALS. |
Als | ||
---|---|---|
situo de la insulo en Danio | ||
insulo | ||
Akvejo | Balta Maro | |
Geografia situo | 54° 58′ N, 9° 54′ O (mapo)54.9608333333339.904166666666781Koordinatoj: 54° 58′ N, 9° 54′ O (mapo) | |
| ||
Longo | ĉ. 35 km | |
Larĝo | ĉ. 16 km | |
Areo | 321 km² | |
Plej alta loko | 81 m | |
Loĝantaro | 50 154 (1-a de januaro 2015) 156 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Sønderborg | |
Als (jen dane, germane Alsen) estas insulo de Danio en la Balta Maro. Ĝi estas parto de la regiono Suda Danio kaj de la komunumo Sønderborg. La insula teritorio de 321 kvadrataj kilometroj sume longas ĉirkaŭ 35 kaj larĝas ĉirkaŭ 16 kilometrojn. La suda bordo de la insulo konsistigas parton de la limaro de la kila golfo, la norda bordo parton de la limaro de la markolo Eta Belto. La 1-an de januaro 2015 sur la insulo sume vivis 50 154 loĝantoj, tio rezultiĝas loĝdenson de 156 homoj po kvadrata kilometro. La plej grava loĝloko estas la urbo Sønderborg, kies historia urbocentro kaj la orientaj urbopartoj situas sur la insulo, dum la okcidentaj urbopartoj situas en la proksima kontinenta parto de Jutlando.