Alsóújlak
Etoso
Alsóújlak [alŝOUjlak] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Vasvár. La loknomo signifas hungare: suba-nova-loĝej'.
Bazaj informoj
- Areo: 21 km²
- Loĝantaro: 620
- Poŝtkodo: 9842
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°04′56″N 16°51'10″E
Situo
Alsóújlak situas laŭ la ĉefvojo inter Veszprém kaj Szentgotthárd, najbaras kun Vasvár.
Historio
La plej frue loĝis tie romianoj, iliaj ŝtonoj troviĝas en la preĝejomuro. La unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo de 1322 en formo "Wylak". La nuna nomo uziĝas ekde 1875. Inter 1971 kaj 1993 Alsóújlak estis urboparto de Vasvár.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas la romanika katolika tombeja kapelo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo el la 13-a jarcento, preĝejo pri Stefano la 1-a (Hungario) el la 15-a jarcento kaj akvomuelejo de Bezerédj.