Altano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Restanta altano de la "Ruĝa Palaco" en Kassel - La konstruaĵo mem, en 1826 konstruita, je 1960 estis malkonstruita

Altano (itale altana) estas malferma platformo en supera etaĝo, kie oni rigardas. Distinge de balkono, kiu tute libere etendiĝas, altanon portas konstruaĵoparto, aŭ kolonoj apogas ĝin.

En la mezepoka domo la altano estis ligna aŭ ŝtona elirejo el la supera etaĝo. Ĝi estis provizita je fundamento ekde la tero kaj havis balustradon.

Kelkaj altanoj estis provizitaj per ŝtuparo, precipe je halkonstruaĵo de kastelo, burgoreĝa palaco, kiu enhavis la reprezentajn salonojn.

Altanojn plej ofte apogis specialaj kolonojpilastroj, foje ankaŭ kariatidoj, atlantojhermesoj.

Laŭ Francisko Azorín altano estas Rigardejo ĉe supra parto de konstruaĵo kaj etenda ankaŭ simple "Altejo."[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 11.