Altburg (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
superrigardo al la burga instalaĵo.
rekonstruaĵo de la burgo Altburg
rekonstruaĵo de la burgo Altburg

Altburg estas kelta burginstalaĵo apud Bundenbach en la germana mezmontaro Hunsrück. Ĝi situas sur ĉ. unuhektara granda altebenaĵo sur la valo de la Hahnenbach. Sur la vidalvida monteto troviĝas la ruino de la Schmidtburg. En tuja proksimeco estas la iama ardeza ŝtonminejo Herrenberg, kiu estas uzata hodiaŭ kiel vizitminejo. La malgranda fortikaĵo estis uzata de la kelta popolo de la Treveroj en la 2a kaj 1a jarcento a.K. La subĉiela muzeo ekzistas ekde 1988.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Schindler: Die Altburg von Bundenbach. Eine befestigte Höhensiedlung des 2./1. Jh. v. Chr. im Hunsrück (= Trierer Grabungen und Forschungen. Bd. 10). Zabern, Mainz 1977, ISBN 3-8053-0097-2.
  • Hans Nortmann: „Altburg“: Spätkeltische Höhensiedlung. In: Rheinisches Landesmuseum Trier (Eld.): Führer zu archäologischen Denkmälern des Trierer Landes (= Schriftenreihe des Rheinischen Landesmuseums Trier 35) Trier 2008, ISBN 978-3-923319-73-2, S. 94–95.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

49.8485827.392168