Alte Burg (Aull)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Alte Burg (en esperanto: malnova burgo) iam bieno Aull, estas mezepoka akvoburgo en Aull en la distrikto Rhein-Lahn, en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komenco de la iam akvoburgo troviĝas en la dua duono de la 13a jarcento. 1284 la burgo estis menciita unuafoje en dokumento kiel posedo de la oficista familio Helfenstein, De tiu burgo nenio konserviĝis.

La hodiaŭa portalo estas el la jaro 1558. Per pluraj ŝanĝkonstruoj la burgo ŝanĝis sian aspekton ĝis la 18a jarcento.

Burgo[redakti | redakti fonton]

La hodiaaŭa malgranda burgo havas malfrugotikan arĥitekturon kaj estas unu el la lastaj ekzemploj de la rejna trabfaka burgo. La burgo estas en privata posedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]