Altforno en Šindelová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altforno en Šindelová
ĉeĥe: Vysoká pec v Šindelové
altforno
La altforno post riparo
Oficiala nomo: Altforno en Šindelová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Municipo Šindelová
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Altforno en Šindelová
 - koordinatoj 50° 19′ 00″ N 12° 36′ 00″ O / 50.31667 °N, 12.60000 °O / 50.31667; 12.60000 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Old ironworks in Šindelová
Portalo pri Ĉeĥio

La lignokarba altforno en Šindelová estas teknika memorindaĵo, kiu estas protektita kiel nemovebla kultura memorindaĵo de Ĉeĥio ekde 1963. Ĝi situas en Ercmontaro ĉe la okcidenta rando de municipo Šindelová en distrikto Sokolov.

Historio[redakti | redakti fonton]

Torzo de trafika konstruaĵo liganta al la altforno

La bazo de la grava ferfabrika tradicio en Šindelová, Rotava kaj Nejdek estas proksime rilata al la minado de mineralriĉaĵo en Ercmontaro kaj la postaj metalurgiaj pretigaj agadoj. Ferercoj estis elminitaj super la malfunkciaj setlejoj proksime de la hodiaŭaj Rotava, Šindelová, Vysoká Pec kaj Tisová u Nejdku. Ferercoj estis pruveble elminitaj kaj prilaboritaj en la Regiono Karlovy Vary ekde la komenco de agrikultura kaj minista koloniigo en la 13-a jarcento dum la regado de reĝo Venceslao la 1-a.

La memorindaĵo al la komencoj de ĉi tiu industrio malaperis dum novaj teknologioj progresis kun la tempo. La dokumentoj de pli malnova teknologia ekipaĵo aŭ malaperis tute aŭ spertis gravajn rekonstruojn. Unu el la malmultaj starantaj teknikaj memorindaĵoj ligitaj kun metalurgia produktado estas la lignokarba altforno en Šindelová. La graveco de tiu ĉi memorindaĵo etendiĝas preter la limoj de la regiono, precipe koncerne la nombron da aŭtentike konservitaj similaj konstruaĵoj ĉie en Ĉeĥio. La memorindaĵo estas komparebla, ekzemple, al la escepte bone konservita altforno Barbora en Jince en Brdy aŭ al la torso de la malnova gisejo ĉe Adamov en distrikto Blansko. La unua mencio pri la fermuelejoj en Šindelová datiĝas el la mezo de la 14-a jarcento kaj rilatas al la akiro de la forĝrajto fare de Plik z Plikenštejnu, la tiama posedanto de bieno Jindřichovice. Tamen, la vastiĝo de ferproduktado ne okazis ĝis post la malkresko de nefermetala ercminado ĉe la fino de la 16-a jarcento. Tio verŝajne rilatis al la alta konsumo de ligno por kompaktado, kies provizoj antaŭe estis direktitaj ĉefe al la minado kaj pretigo de ercoj de valormetaloj, precipe arĝento. En Šindelová, la ekspansio de ferproduktado estas ligita kun la alveno de familio de Nosticidoj, en kies manojn la loka bieno transiris en 1627. La ferfarejo Nostic, kiu inkludis uzinojn en Šindelová kaj Rotava, funkciis ĝis 1909, kiam ili kunfandiĝis kun ferfabriko de Petzold en Nejdek.

Flanka vido al aranĝo de konservitaj konstruaĵoj de la gisejo

En la jaro 1839 estis apud la fornoj konstruita ladlaminatejo. Plua moderngo de la areo de gisejo okazis en la jaroj 1858–1859, kiam la altforno kun la alligitaj objektoj akiris novan arkitekturan karakteron. La ekonomia krizo en la sepdekaj jaroj de la 19-a jarcento atingis ankaŭ ĝis Šindelová. La lignokarba altforno por prodktado de la krufa fero estis pro nerentabileco en la jaro 1873 ĉesigita, sed la pluaj trafikoj ĉi tie restis konservitaj, ekz. laminatejo de fajna lado kaj fandejo. Precipe la produktado de lado montrigis kiel vivkapabla, kaj tial la laminatejoj estis fine de la 19-a jarcento modernigitaj. Dum la unua mondmilito oni ĉi tie produktis kartoĉajn pakumoj, ladujoj por konservaĵoj kaj pluaj milita materialo. Dum la unua mondmilito la entrepreno estis ununura en la monarĥio, kiu produktis ladskatolan ladon kaj estis el ĝi produktitaj ĉiuj aŭstriaj ladskatoloj. La krizo en la 1930-aj jaroj finis la produktadon de plimuulto de la produktoj, daŭrigis nur ladlaminatejo.

En Šindelová funkciis apud la gisejo ankaŭ martelmuelejo por lado kaj en la unua duono de la 18-a jarcento estis komencita kun stanigado de lado. La komencoj de tiu ĉi teknologio estas kunigataj ĝuste kun Ercmontarejo. Pluaj disvastiĝado de la trafiko okazis en la dua duono de la 18-a jarcento, kiam estas al la jaro 1757 dokumentita trafiko de la lignokarba altforno, verŝajne jam la dua, kaj sekva konstruado de plua martelmuelejo por lado. La principa ŝanĝo de la gisejo okazis pase de la 19-a jarcento. En la jaro 1818 estis sur la loko de pli malnova altforno konstruita la nova, kies torzo konserviĝis. En la nove konstruitan altfornon eniris 120 centpezojn (proksimume 7 400 kg) aron al fandado.La forno produktis potage 40 centpezojn (proksimume 2 450 kg) de krudfero. La proksima dua forno estis anstataŭigita de stanigejo kaj akompanemaj trafikoj. La propra altforno havis eksteran kovraĵon konstruita el granitaj kvadroj, kuntiritaj per ŝtalaj volboŝlosiloj. Ĝia alteco estis proksimume 11 m. En la konstruaĵo de la altforno estis konstruita premigilo, ŝarĝlifto kaj pistilo, ĉio movigata per akvorado. Per tiu ĉi rado estis movigata ankaŭ apud situanta pistilo por ŝlako. La akvo estis alkondukata per kanalo. Al la korpo de altforno ligis la objekto de fandejo, kie oni fandis bulkojn de krudfero kaj ankaŭ pretajn produktojn, ekzemple gisfera stovo. La grandegaj ŝtonaj tegmentoj en ekstera muro de la forno portis lignan trabaron de la fandejo. Sur la konstruaĵoj en la ĉirkaŭaĵo ni povas proporcie ofte renkontiĝi kun fanditaj ŝlakaj brikoj.

Pereo[redakti | redakti fonton]

Stato en la jaro 2010

Malgraŭ tio ke en la jaroj 1858–1859 okazis suma moderniga de la areo de la gisejo, prepariĝis tiutempe malrapide al la fino de la lignokarba altforna gisado. Kaŭzis tion veno de pli efekta koaksiga gisado. Laŭ informoj el la jaro 1876 la altforno esttis jam estingiĝinta. Sed en la trafiko restis la laminatejo de fajna lado, stanigejo, fandejo kaj mekanikaj laborejoj. La laminatejo de fajna lado estis en la jaroj 1910–1912 disvastigita. En la jaro 1927 estis en la trafiko okupitaj 550 laboristoj, el tio 440 en la laminatejo, 42 en la fandejo kaj 68 en la mekanika laborejo. Krom ili ĉi tie laboris kelke da oficistoj kaj majstroj. En la tempo de la monda ekonomia krizo en la jaro 1930 jam venis abrupta sinko de la produktado, kiu ankoraŭ la saman jaron kulminis en la ĉesigon de la trafiko de la laminatejo kaj sekve ankaŭ la fandejo.

En la jaro 1939 estis renovigita trafiko por militaj celoj, la produktado estis ĉesigita nur la 16-an de junio 1945. Post la dua mondmilito la produktado jam ne estis renovigita kaj okazis malmuntigo de la produktekipaĵo, kio signifis finon de ĉi tiea fererca tradicio. En la tempo, kiam la tuta areo estis proklamita kultura memorindaĵo, uzis ĝin nacia entrepreno Ŝtata bieno, uzino Dolní Nivy. La objekto de preparejo servis kie fojnejo kaj deponejo. Post detruiĝo de parto de la objekto estis farita konstrua mezurigo, kaptanta la lastan fazon de la teknika, sed ankaŭ arkitektura stato. En la paso de finigado de la mezurlaboroj estis fare de proprumanto egaligita kun la tero granda parto de la areo. Konserviĝis sole torzo de la nuda altforno el la granitaj kvadroj. El la alligitaj konstruĵoj restis preskaŭ nenion. Sur la flankoj de la altforno estas konservitaj nur restaĵoj de maŝinejo kaj de objekto, kie devene estis lokigita la akvorado, kaj mallonga sektoro de la kanalo. El la objekto de preparejo konserviĝis nur perimetraj muroj en la nivelo de krono. La stato de la torzo de la memorindaĵo estas kritika, oni faris eĉ nenia baza prizorgado, kio gvidis al malkonstruoj. Alfluemaj lignaĵoj malrapide, sed certe ŝiris la lastajn restaĵojn de tiu ĉi teknika memorindaĵo, rememoriganta pezan laboron de iamaj loĝantoj de Ercmontaro.

Sed el pluaj konstruaĵoj konserviĝis fiŝlago en Šindelová, nomata Teich, kiun lasis konstrui Nosticidoj kiel provizorejo de akvo al movigado de la maŝina ekipaĵo. Tiu servas kiel refreŝigeja loko kaj ĝi estas uzata al baniĝado.[1]

Savo[redakti | redakti fonton]

La gisejo post forigo de alfluemaj lignaĵoj

La altforno en Šindelové estas fare de Nacia mmemorinda instituto registrita en Listo de endanĝerigitaj nemoveblaj memorindaĵoj.[2]

Al la proprumado de la torzo de la konstruaĵo de fererca altforna gisejo ne anonciĝis la posedanto de la parcelo kaj havsi intereson pri ĝi eĉ ne ŝtato, kiu pere de Ofico por anstataŭigado de ŝtato en aferoj posedaĵa komence de la jaro 2016 transgvidis la gisejon en proprumadon de Societo por konsrvo de la gisejo en Šindelová. La societo longdaŭre klopodas pri savo de eksterordiinara teknika memorindaĵo, ĝi preparas savan sekurigon de la konstruaĵo kaj sekve projekto por ĝia riparo.

En la jaro 2016 la altforno estis sekurigita kontarŭ plua kadukiĝado kaj farita alkonstruo de la kapo de la forno. Pase de la jaro 2017 estis rekonstruita masonaĵo de la propra forno kaj alkonstruita ĝia surkonstruaĵo, inkluzive de tegmentigo. La renovigo de la memorindaĵo estis finita en la jaro 2020. La suma kostoj por la renovigo faris netutaj 5,9 milionoj da kronoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rasl, Zdeněk, Železářská vysokopecní huť v Šindelové, Zprávy památkové péče LIII, 1993, p. 300–303
  • Rasl, Zdeněk – Zahradník, Pavel, Železářská vysokopecní huť v Šindelové podruhé, Zprávy památkové péče LV, 1995, p. 74–76
  • Petrik, Josef – Rasl, Zdeněk, Huť Šindelová (výzkumný pasport VCPD), Praha 1996
  • Zeman, Lubomír, Průvodce po významných hornických památkách západního Krušnohoří, Karlovy Vary 2010, p. 66–67
  • (2011) Industriální topografie, průmyslová architektura a technické stavby, Karlovarský kraj. Praha: ČVUT, Výzkumné centrum průmyslového dědictví Fakulty architektury, p. 95–96. ISBN 978-80-01-04919-8.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]