Althing

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Althing (islande: Alþingi) estas la parlamento de Islando. Ĝi fondiĝis en la jaro 930 kaj estas tiel la plej malnova ankoraŭ aktiva parlamento de la mondo (la plej malnova senpaŭze aktiva parlamento estas Tynwald de Manksinsulo, kies unua mencio datiĝas de la jaro 979).

Althing, julio 2004

Nuntempe la Althing estas la parlamento de Islando. La sidejo troviĝas en la Alþingishúsið en Rejkjaviko. La parlamento havas 63 anojn elektitaj ĉiujn kvar jarojn. La strukturo de la nuntempa Althing estis starigita la 1-an de decembro 1918, kiam Islando iĝis sendependa ŝtato disde Danio. Post la okupado de la aliancanoj dum la dua mondmilito, la 17-an de junio 1944, Islando iĝis respubliko.

En 1991 okazis gravaj modifoj de la strukturo de la Althing. La ĝis tiam duĉambra parlamento iĝis unuĉambra.

La prezidanto de la Althing estas Guðbjartur Hannesson.

Eksteraj ligiloj