Altmark-incidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝipo Altmark komence 1940 Jøssingfjord, Norvegio
Germanaj mortintoj estas rekondukataj surteren por enterigo, post la incidento.

La tiel nomata Altmark-incidento (norvege Altmark-affæren) estis militŝipa bataleto de la Dua Mondmilito inter Britio kaj Nazia Germanio. Ĝi okazis la 16-an de februaro 1940 en akvoj normale dependaj de la neŭtrala ŝtato Norvegio.

La germana ŝipo Altmark, kiu estis revenanta al Germanio kun 299 britaj kaptitoj, estis albordigita de brita ŝipo, kaŭzante la morton de kvar germanaj soldatoj.