Armiloj kaj fuelprovizposteno
Armiloj kaj fuelprovizposteno (AKF) estas provizora antaŭbazo lokita proksime al la fronto aŭ proksima bazo al areo de operacoj kutime fore de la ĉefaerbazo.[1]
AKF estas provizora instalaĵo, precipe se la fronto kaj la batalkampo movas tre ofte, aŭ se ekzistas granda minaco de esti atakita per malamikaj atakaviadiloj, bombaviadiloj aŭ artilerio. La AKF estas normale situanta proksime al la batalkampo, funkciante kiel subtena antaŭbazo al la aliancita forto de batalhelikopteroj.
Usona Sekcio de Defendo
[redakti | redakti fonton]La Usona Sekcio de Defendo difinas AKF kiel provizora instalaĵo, organizita, ekipita kaj deplojita por disponigi la aviadbrulaĵon kaj la necesan municion por la funkciado de la militaviado en batalo.
Unuiĝinta Reĝlanda Militministerio
[redakti | redakti fonton]La Unuiĝinta Reĝlanda Militministerio difinas AKF kiel provizora instalaĵo organizita, ekipita kaj deplojita de komandanto de la aliancitaj batalhelikopterfortoj, por disponigi la aviadbrulaĵon kaj la necesan municion por la funkciado de la armeaj helikopteroj.
NATO
[redakti | redakti fonton]AKF estas NATO-esprimo por defini areo kie aviadiloj (kutime armitaj aviadiloj kaj helikopteroj) povas benzinumi kaj rearmi en provizora bazo pli proksime al sia areo de operacoj, kiam ilia ĉefbazo estas malproksime de tiu areo, ĉi tiu pli proksima bazo permesas pli rapida respondtempo dum operacoj faritaj por disponigi proksiman aerhelpon al aliancitaj fortoj en la batalkampo.