Altrapida fervoja linio Nurenbergo — Munkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plano de linio en Germanio

Altrapida fervojlinio Nurenbergo — Munkeno estas dutraka altrapida germana fervojlinio, kiu konektas la du plej grandajn urbojn en Bavario: Nurenbergon kaj Munkenon, longa 171 km. Ĝi havas du partojn:

  • norda parto inter Nurenbergo kaj Ingolstadt - longa 90,1 km, konstruita en jaroj 1998 ĝis 2006, ĉi tie trajnoj povas veturi eĉ 300 km/h
  • suda parto inter Ingolstadt kaj Munkeno - konstruita jam en 19-a jarcento, modernigita, maksimuma rapideco estas 200 km/h

Je tiu ĉi linio veturas kune InterCityExpress trajnoj kaj InterCity kaj Regional-Express trajnoj.