Amanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amanoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Amanoj (en la latina: Amani) estis tribo de popolo aŭtrigonoj. Ties teritorio estis tiu plej orienta en nuna Kantabrio (Hispanio), plej probable en la Valo de Sámano, pro la loknomoj de tiu areo. Ties plej grava loĝloko estis tiu, kiun romianoj nomis Portus Amanum (Amana Haveno), proksima al Castro Urdiales. En la 1-a jarcento, en malkomenciĝo de la Kantabraj militoj, amanoj koncentriĝis en Portus Amanum. En la jaro 69 romianoj kreis vilaĝon, kiu poste iĝis urbeto Flaviobriga, al kiu verŝajne amanoj transloĝiĝis. Kvankam ekzistas dokumentoj, ceramikaĵoj kaj moneroj atestigantaj la ekziston de haveno kaj urbeto, la restaĵoj ankoraŭ ekzistantaj hodiaŭ estas tre malmultaj. Laŭ esploro de la ceramikaĵoj, oni povis konstati ekziston de komerco en Portus Amanum: plej eble, de la vilaĝo oni sendis aĵojn al Juliobriga kaj la Norda Altebenaĵo, ĉar estis diversaj vojoj al tie.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]