Usona Birdasocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Birdasocio
neprofitcela organizaĵo • interreta datenbanko • biologia datumbazo
Komenco 1968 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Delaware City
Agareo

birdumo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La American Birding Association (ABA; en Esperanto Usona Birdasocio) estas neprofitcela organizaĵo por homoj interesiĝantaj pri birdumo. Ekde 1968, ABA estas la ununura organizo en Nordameriko kiu specife estas dediĉita al distraj birdumoj kaj ne nepre al profesiaj ornitologoj. Membreco estas malferma al ĉiuj. Origine formita kiel organizo por fokusiĝi entute al distra birdumado fare de privatuloj, multaj el ties publikaĵoj kaj programoj celis birdemulojn interesiĝantajn pri malfacilaj naturidentigoj kaj trovado de raraj specioj.