Amfiprostilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Templo de Atena Nike, ekzemplo de amfiprostilo.

En klasika arkitekturo, amfiprostilo[1] estas termino uzata por templo kun ambaŭ portikoj kaj antaŭe kaj malantaŭe. La nombro de kolonoj neniam devas superi po kvar antaŭe kaj po kvar malantaŭe. La plej bone konata ekzemplo estas la tetrastilo de la malgranda Templo de Atena Nike ĉe Ateno.

Vidu ankaŭ la ekzemplon de la Templo de Venuso kaj Romo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 13.