Amfisbenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanus cinereus, Hispanio.

Amfisbenoj (Amphisbaenia) estas grupo de kutime senmembraj skvamuloj, kiu enhavas ĉirkaŭ 200 nuntempaj specioj. Amfisbenoj estas karakterizitaj per longecaj korpoj, reduktado aŭ perdo de membroj, kaj rudimentaj okuloj. Ĉar multaj specioj havas rozkolorecajn korpojn kaj skvamojn aranĝitajn laŭ ringoj, ili havas supraĵan similecon kun tervermoj. Kvankam la genro Bipes retenas antaŭajn membrojn, ĉiuj aliaj genroj estas senmembraj. Kvankam supraĵe similaj al la serpentoj, senkruraj lacertoj kaj dibamedoj, ĵusaj filogenetikaj studoj sugestas, ke ili estas pli rilataj al la lacertoj de la genro Podarcis de la familio Lacertidae. Amfisbenoj estas amplekse distribuitaj, kaj ekzistas en Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Sudameriko, Okicdenta Azio kaj Karibio. Plej granda parto de specioj estas malpli ol 15 cm longaj.

Familioj[redakti | redakti fonton]

  • Amphisbaenidae, Amfisbanedoj
  • Bipedidae, Bipededoj
  • Blanidae, Blanedoj
  • Cadeidae, Kadejdedoj
  • Rhineuridae, Rineŭredoj
  • Trogonophidae, Trogonofedoj
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amphisbaenia en la angla Vikipedio.