La urbeto Amherst [am'herst] (42.38° NO, 72.52° OK) situas en la valo de la rivero Konektikuto kaj estas 14 km nordoriente de la urbo Northampton kaj 151 km okcidente de Bostono. Ĝi inkluzivas tri komunumojn: Norda Amherst, Amherst, kaj Suda Amherst. Originale ĝi estis parto de la urbo Hadley. Eŭropanoj ekokupis la regionon ekde 1730 kaj tio fariĝis la urbo de Amherst en 1775. Amherst estas la hejmo de 3 el 5 regionaj altlernejoj: kolegio Amherst (angleAmherst College), universitato de Masaĉuseco Amherst kaj kolegio Hampshire (Hampshire College). La aliaj estas kolegio Smith (Smith College en Northampton) kaj kolegio Monto Holyoke (Mount Holyoke College en Suda Hadley).