Amiko (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amiko
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo reĝo • boksisto
Patro Pozidono
Patrino Bithýnis
Gefratoj Mygdon of Bebryces
Infanoj Butes
vdr

Amiko (helene Ἄμυκος, latine Amycus) estis en la helena mitologio reĝo de berbikoj, nacio en Bitinio.

Amiko estis filo de la mara dio Pozidono. Li estis fama per sia granda forto kaj batalemo. Ĉiun alveninton li kaptis kaj poste defiis al pugnobatalo, en kiu kutime ĉiun sian rivalon venkis kaj mortigis. Do ne estis mirinde, ke lian landon la eksterlandanoj evitadis. Sed tio ŝanĝis kiam la ŝipo de Argonaŭtoj kun estro Jazono ĵetis ankron ĉe bordoj de la insulo de bebrikoj, por ke ĝi kompletigu provizojn por la longa vojaĝo al Kolĥido alporti la Oran ŝaffelon. La reĝo Amiko akceptis la marnavigistojn malagrable kaj regalis ilin per senskrupulajn vortojn.

Kun mokrido li defiis al pugnobatado iun ajn aŭdaculon el la Argonaŭtoj. Aliĝis Polideŭko, unu el la Dioskuroj. La batalo estis malfacila, nur en la dua parto, post mallonga ripozo Polideŭko pugnobatis bataleman reĝon tiel forte, ke Amika kranlo krevis kaj la batalema reĝo mortis.