Amoreoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amoreoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La amoreoj estas ŝemida popolo, kiu loĝis en sud-okcidenta Azio de la 2-a duono de 3-a jarmilo. Informoj pri ili estas konservitaj en kojnoskribaj tekstoj kaj bibliaj libroj. Akadanoj ilin nomis 'amurru', sumeranoj - 'martu', hebreoj - 'amori'. Laŭ tiuj informoj, unu parto de amoreoj loĝis en Ĥanaano (Palestino) antaŭ la veno de hebreoj, kaj vivis duonnomade, la alia parto (t.n. orientaj ĥanaanoj) trapentris en suda Mezopotamio. Dum la epoko de la 3-a dinastio de Ur, ili loĝis kompakte en multaj sumeraj urboj. Laŭ arkivoj (18-a jc a.K.) de la ŝemida urbo Mari, amoreoj havis kelkajn regnojn en la mezo de Eŭfrato. Ilian ekziston en Babilonio, atestas amoredevenaj propraj nomoj, kiuj estas en la tekstoj de 1900-1600 jc. A.K. De post tiam ili ne videblas en historia areno. Ili parolis amorean lingvon.