Saltu al enhavo

Ampera forta leĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri la leĝo pri la integralita tra fermita ciklo magneta kampo ĉirkaŭ elektra kurento pasanta tra la ciklo vidu en ampera cirkvita leĝo
Cirkvito 1 kun kurento I1 donas forton F1-2 sur cirkviton 2 per la B -kampo B1, kaj inverse

La forto de altiro aŭ dispuŝo inter du konduktiloj kun elektra kurento estas ofte nomata la forto de Ampère. La kaŭzo de ĉi tiu forto estas, ke ĉiu konduktilo kun kurento generas magnetan kampon laŭ la leĝo de Biot-Savart, kaj pro tio je la alia konduktilo efikas la lorenca forto. La leĝo de forto de Ampère estas formulo, kiu donas valoron de la forto.

La plej simpla okazo de leĝo de forto de Ampère estas sekva: por du maldikaj rektaj senmovaj paralelaj konduktiloj, la forto por unuobla longo de unu konduktilo fare de la tuta alia konduktilo en vakuo estas

kie km estas la magneta forta konstanto,

r estas distanco inter la konduktiloj,
I1, I2 estas la kurentoj inter la konduktilo,
kiel vakuo estas komprenata la neatingebla vakuo de libera spaco uzata kiel referenca stato en elektromagneta teorio.

La valoro de km dependas de la sistemo de unuoj elektita. En la SI-a sistemo,

kie μ0 estas la magneta konstanto, precize difinita kiel

N A−2.

kaj ĉi tio donas la difinon de la ampero, la SI-a unuo de elektra kurento. Tiel, ampero estas tia kurento ke, por du paralelaj konduktiloj kun kurento de 1 ampero en ĉiu, situantaj je 1 metro aparte unu de la alia en vakuo, la forto sur ĉiu parto de longo 1-metra de ĉiu konduktilo, pro la tuta alia konduktilo, estas precize 2×10−7 N.

Tiel en la SI-a sistemo la leĝo havas formon:

( Fm mezurata en N/m).

Pli ĝenerala formulo de leĝo de forto de Ampère por ajnaj geometriaj formoj de la konduktiloj enhavas liniajn integralojn kaj estas

kie

F1-2 estas la tuteca forto sur cirkvito 2 pro cirkvito 1 (mezurata en neŭtonoj en SI);
I1 kaj I2 estas la kurentoj en cirkvitoj 1 kaj 2 respektive (mezurataj en amperoj en SI);
la duopa linia integralado sumigas la forton sur ĉiu ero de cirkvito 2 pro ĉiu ero de cirkvito 1;
ds1 kaj ds2 estas infinitezimaj vektoraj eroj de la vojoj C1 kaj C2, respektive, kun la sama direkto kiel la kurento (mezuratajs en metroj en SI);
la vektoro estas unuobla vektoro laŭ la rekto konektanta la erojn de s1 al s2, kaj r12 estas la distanco inter ĉi tiuj eroj;
la signo × estas por vektora produto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]