Saltu al enhavo

Komunumaro Kisdorf

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amt Kisdorf)
Kisdorf
Blazono
Komunumaro Kisdorf (Germanio)
Komunumaro Kisdorf (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Segeberg
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo SE
Subdivido 9 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Demografio
Loĝantaro 10.638 (stato: 30-a de septembro 2006)
Geografio
Geografia situo 53° 49′ N, 10° 1′ O (mapo)53.81666666666710.016666666667Koordinatoj: 53° 49′ N, 10° 1′ O (mapo)
Areo x km²
vdr

Kisdorf estas komunumaro - en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter - en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Segeberg, iom norde de Hamburgo. La 30-an de septembro 2006 la komunumaro havis 10.638 loĝantojn.

La unuopaj komunumoj estas (la respektivaj nombroj de loĝantoj laŭ la stato 30-a de septembro 2006 inter krampoj):

  1. Hüttblek (366)
  2. Kattendorf * (899)
  3. Kisdorf (3.551)
  4. Oersdorf (862)
  5. Sievershütten (1.164)
  6. Struvenhütten (1.072)
  7. Stuvenborn (905)
  8. Wakendorf II (1.420)
  9. Winsen (399)

Administra sidejo de la komunumaro estas la komunumo Kattendorf, kiu en la supra listo estas markita per steleto - ne la komunumo Kisdorf, kies nomon havas la komunumaro.