Eksperimento kun aerpumpilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eksperimento kun aerpumpilo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Shelagh Stephenson
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro dramo
vdr

Eksperimento kun aerpumpilo (angle An Experiment with an Air Pump) estas teatraĵo verkita de la brita dramisto Shelagh Stephenson. Ĝi estis inspirita de la pentraĵo Eksperimento pri birdo en aerpumpilo, fare de Joseph Wright of Derby en 1768. Ĝi kungajnis la premion Margaret Ramsay en 1997 kaj estis ludita por la unua fojo en la teatrejo Royal Exchange de Manchester en 1998. Ĝi estis publikigita en Plays One, kolekto de teatraĵoj fare de Stephenson eldonita en 2002.