Anagenezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anagenezo estas la laŭgrada evolucio de specio kiu plue ekzistas kiel interreprodukta populacio. Tio kontrastas kun kladogenezo, kio okazas kiam estas branĉigo aŭ disiĝo, kondukanta al du aŭ pliaj stirpoj rezulte en aparta specio.[1] Anagenezo ne ĉiam kondukas al la formado de nova specio el praspecio.[2] Kiam okazas speciiĝo ĉar diferencaj stirpoj branĉiĝas kaj ĉesas interreprodukitiĝi, kerna grupo povas plue esti difinita kiel la origina specio. La evolucio de tiu grupo, sen formorto aŭ specieselekto, estas anagenezo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Futuyma, D.J. (2009). Evolution, 2a eld. Sunderland, MA: Sinauer Associates
  2. (1993) “The importance of phylogenetic analysis for the assessment of species turnover: a case history of Paleocene mammals in North America”, Paleobiology 19 (1), p. 1–27. doi:10.1017/S0094837300012288. 
  3. (1987) “On the role of species in anagenesis”, The American Naturalist 130 (3), p. 465–473. doi:10.1086/284724. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anagenesis en la angla Vikipedio.