Anda blankorela didelfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda blankorela didelfo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiuloj Marsupialia
Ordo: Didelfuloj Didelphimorphia
Familio: Didelfedoj Didelphidae
Subfamilio: Didelfenoj Didelphinae
Genro: Didelfo Didelphis
Specio: Anda blankorela didelfo Didelphis pernigra
Joel Asapth Allen, 1900
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Anda blankorela didelfo (latine Didelphis pernigra, la latina adjektivo, preskaŭ diveneble, priskribas la felan koloron kiel "tre nigra") estas biologia specio el la genro de didelfoj - malgrandaj mamuloj el la ordo de marsupiuloj, grimpanta sur arboj.

La specio troveblas en Suda Ameriko, de Venezuelo norde ĝis Bolivio sude. Sian unuan nomeron, klare, ĝi havas el la sudamerika montaro Andoj. Tiu specio kune kun la Gviana blankorela didelfo (D. imperfecta), estis elkategoriigita el la specio blankorela didelfo (D. albiventris) en 2002, post kiam ĝi en 1993 estis enkategoriigita en tiu specio.

Ĝi estas tre ofta kaj ne estas endanĝerita, ĉar ĝi sukcesas vivi eĉ en urboj.