András Keller (violonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Keller
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1960 (1960-07-31) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigentomuzikisto • violonisto
vdr

András Keller [andrAŝ keler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keller András estas hungara violonisto, dirigento.

András Keller[1] naskiĝis la 31-an de julio 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 7 Keller komencis violonadi kaj sep jarojn poste li ekstudis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, kie liaj plej gravaj instruistoj estis Dénes Kovács (violonisto), György Kurtág kaj Ferenc Rados. Poste li plulernis en Salzburg de Sándor Végh. En 1983 Keller venkis en violona konkurso pri Hubay, poste li ricevis inviton de János Ferencsik por gvidi la nacian ŝtatan orkestron. Dum la sama tempo li estis solisto en la nacis filharmonio de 1984 ĝis 1991 li gvidis la festivalan orkestron de Budapeŝto. En 1987 li fondis sian propran kvarteton, post tri jaroj venkis en Reggio Emilia. Ekde 2003 li estas ankaŭ dirigento. Keller prezentis la verkojn de György Kurtág tutmonde. Li ricevis ŝtatajn premiojn ekde 1995, en 2021 premion Kossuth. Lia edzino naskis filinon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]