Andreas Werckmeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andreas Werckmeister (* 30-a de novembro 1645 en Benneckenstein; † 26-a de oktobro 1706 en Halberstadt) estis muzikisto kaj muzikteoriisto de la barokepoko.

Vivo kaj verkaro

Werckmeister vizitis la lernejojn en Nordhausen kaj en Quedlinburg. Li ricevis sian muzikan edukadon de siaj onkloj Heinrich Christian Werckmeister kaj Heinrich Victor Werckmeister. En 1664 li iĝis orgenisto en Hasselfelde, dke jarojn poste en Elbingerode; en 1696 li iĝis orgenisto de la Martin-Preĝejo en Halberstadt.

El siaj komponaĵoj konserviĝis nur unu libreto: violonaĵoj kun ĝeneralbaso kun la titolo Musikalische Privatlust (1689).

Werckmeister konatiĝis al la posteularo pli vaste kiel muzikteoriisto, speciale per siaj traktaĵoj Musicae mathematicae hodegus curiosus… (1687) kaj Musikalische Temperatur, oder… (1691), en kiuj li priskribis la die nach ihm benannten bontemperatan agordon nomumita laŭ li.

Pluaj skribaĵoj

  • Hypomnemata Musica (1697)
  • Erweiterte und verbesserte Orgelprobe (1698)
  • Cribum Musicum (1700)
  • Harmonologia Musica (1702)
  • Musicalische Paradoxal-Discourse (1707)

Retaj ligiloh

greke Informoj pri Andreas Werckmeister en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)