Andreo la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andreo la 1-a de Hungario (hungare I. András; naskita ĉ. 1015, mortinta 1060, Zirc) estis 4-a reĝo de Hungario ekde 1046, el la Arpad-dinastio. Lin forigis de la trono lia frato, Béla la 1-a.

Busto de Andreo la 1-a

Lia patro estis nevo de Stefano la 1-a. Li ne akceptis, ke Stefano – post morto de lia filo, Emeriko (1031) – nomumis posteulo Petro Orseolo kaj ne Andreon. Oni atencis Stefanon, pro kio la reĝo blindigis Vazulon kaj forpelis liajn filojn (Levente, Andreo kaj Béla).

Andreo kaj Levente vivis en Kievo. Andreo probable tie konvertiĝis al la kristana kredo kaj edziĝis kun filino de grndprinco (Prudenta) Jaroslavo la 1-a. Levente restis pagana. La opoziciuloj de Petro Orseolo hejmeninvitis filojn de Vazulo en 1046. Oni kaptis Petron, kiu naldaŭ mortis, same kiel Levente, tiel la tronon ekposedis Andreo.

La hejmenvenintaj filoj cedis al la paganaj amasoj de la Vata-ribelo. Tiuj paganoj murdis la katolikajn pastrojn, la fremdulojn, detruis la preĝejojn. Post kiam oni kronis Andreon en Székesfehérvár, li venkis la ribelantojn kaj apogis la katolikan eklezion. Li fondis la abatejojn de Tihany (1055), kies fonda dokumento entenas la unuajn skribitajn hungarajn lingvomemoraĵojn.

Andreo invitis Béla el Pollando en 1048 kaj ili kune batalis kontraŭ german-romia imperiestro Henriko la 3-a, kiu volis venĝi sentronigon de Petro kaj volis vazaligi Hungarion. Henriko invadis la post-danuban regionon de sudo en 1051, la decida batalo okazis ĉe Vértes (portanta tiun nomon ekde tio), kie la germanoj disĵetis siajn ŝildojn (hungare pajzs, vért). Andreo emis al cedo pro la paco, sed Henriko denove atakis la hungaran reĝlandon en 1052, ŝipante sur la Danubo. Ĉe Bratislavo, Búvár Kund boris la ŝipojn, tiel li devis retiriĝi.

Andreo en 1057 kronigis al reĝo la infanaĝan Salamonon kaj – laŭ la paco de Morvamező (1058) – okazis fianĉado de Salamono kaj Judita (posteulo de Henriko la 3-a). Ĉar Béla ankaŭ pretendis la kronon, akriĝis la rilato inter Andreo kaj Béla. Laŭ legenda historio, Andreo proponis en Várkony al Béla elekton inter krono (reĝlando) kaj glavo (princlando). Béla elektis la glavon, timante sian vivon. Li do kolektis armeon en Pollando, lin apogis plimulto de la hungaroj, dum Andreo havis germanan armeon. Andreo estis malvenkita en la Trans-Tisio, poste ĉe Moŝon. Li mortis je vundiĝoj en Zirc, oni entombigis en abatejo de Tihany.

Antaŭe:Reĝo de HungarioPoste:
Petro Orseolo10471060Béla la 1-a