Andrius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrius
vira persona nomo
Informoj
Originala nomo Andrius
Eble sama Andrej • Andrew • Ondřej • Andrés • Andreas • András • AndorAntti • Ander • André • Andrzej • Andriy • Ondrej • Andreu • Andrejs • Andre • Andrea • Andres • Andrej • Andréas • Andrey • Anders
vdr

Andrius estas litovlingva vira persona nomo.[1][2] Temas pri variaĵo de la persona nomo Andreo. Principe la formo Andrius nur estas mallongiga formo de la nomo Andriejus[3], sed en praktika uzo multe pli oftas ol la origina formo Andriejus.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Andrius Buividas (naskiĝis en 1985), biciklisto
  • Andrius Janukonis (naskiĝis en 1971), entreprenisto
  • Andrius Jokšas (naskiĝis en 1979), futbalisto
  • Andrius Kubilius (naskiĝis en 1956), politikisto kaj plurfoja ĉefministro de Litovio
  • Andrius Kupčinskas (naskiĝis en 1975), politikisto, urbestro de Kaŭno (2007–2011)
  • Andrius Mamontovas (naskiĝis en 1967), kantaŭtoro, muzikisto kaj ŝakludisto
  • Andrius Mazuronis (naskiĝis en 1979), konstruinĝeniero kaj politikisto, membro de la nacia litovia parlamento Seimas
  • Andrius Skerla (naskiĝis en 1977), futbalisto
  • Andrius Stelmokas (naskiĝis en 1971), manpilkisto
  • Andrius Šedžius (naskiĝis en 1976) entreprenisto kaj politikisto, membro de la nacia litovia parlamento Seimas
  • Andrius Velička (naskiĝis en 1979), futbalisto

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andrius en la germanlingva retejo vornamen-weltweit.de
  2. Andrius en la anglalingva retejo behindthename.com
  3. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 74